La (meksika) aksolotlo (Ambystoma mexicanum) estas specio el klaso amfibioj (Amphibia), ordo vostaj amfibioj (Caudata), familio kverdentaj salamandroj (Ambystomatidae).

Aksolotloj.
Axolotl distribution map.svg
Axolotl distribution map
Aksolotlo en bestoĝardeno de Parizo.

La unuan aksolotlon alportis Alexander von Humboldt al Eŭropo en 1804 kiel ekzotaĵon por la Pariza Naturhistoria Muzeo.

Nomo redakti

La vorto aksolotlo (en formo axolotl) venas el la nahuatla lingvo. Oni ligas la nomon al ŝolotlo, hundoforma dio de la morto kaj la renaskiĝo. Laŭ la azteka mitologio, la unuajn homojn la Dioj murdis kaj la rekreado de la homoj okazis el homa osto, alportita de Ŝolotlo. Ĝia originala signifo estas akva hundo (atl=akvo, xolotl=hundo).

Priskribo redakti

En la naturo, vivantaj aksolotloj estas plej ofte grizaj kun nigraj makuloj, sed venditaj ili estas en multaj diversaj koloroj (albina, ora, nigra ktp.). La besto konservas siajn brankojn de la larva stadio kaj sian larvan formon eĉ en plenkreska seksmatura formo (neotenio). Tio signifas, ke ili ne bezonas metamorfozon por povi reproduktiĝi, eĉ en natura medio.[1] Se aksolotlo loĝas en loko kie akvo aŭ oksigeno en akvo mankas, la brankoj poiome maldisvolviĝas, kaj la besto pli uzas siajn pulmon. La plenkreskaj bestoj povas longi ĝis 30 cm kaj vivi ĝis 25 jaroj.

Ili havas fortan, flanke platigitan voston. Sur la flankoj, la ripaj sulkoj estas karakterizaj. La kapo estas plata, larĝa, la buŝo situas sube. La korpomembroj estas mallongaj, sed fortaj. La maskloj havas konveksiĝantan kloakon, la femalo platan.

La ennaturaj aksolotloj nutras sin kiel ĉasantoj je krustacoj, aliaj akvaj senvertebruloj (ekz. insektaj larvoj), etaj fiŝoj kaj frajo, idoj de amfibioj aŭ la propra specio.

Bildaro redakti

Natura medio redakti

En natura medio, aksolotloj aktivas nokte kaj ŝatas oksigenriĉajn akvojn. La aksolotlo estas endanĝerigita specio. Oni kalkulis, ke retas inter 700 kaj 1200 individuoj en kanaloj de Xochimilco, Chalco-lago, sude de Meksikurbo. Antaŭ Eŭropa koloniado, ili abundis en lago de Meksikurbo. La kresko de la urbo malhelpis aksoltolojn: Ekde 1607, nova sistemo de kanaloj malgrandigis ilian vivlokojn, kaj la akvo iĝis pli kaj pli malpura. En la jaroj 1970 kaj 1980, homoj enkondukis predantajn fiŝojn, kiuj manĝis aksolotlojn dum ili antaŭe ne havis naturajn predantojn.[1]

Akvaria bredado redakti

Aksolotloj bezonas relative grandan akvarion (ekz. 100x40x40 por tri plenkreskaj bestoj), puran akvon. Oni devas uzi akvofiltrilon kaj ŝanĝi la tutan akvon ĉiun duonjaron. Oni devas parte ŝanĝi parton de la akvo kun manĝaĵaj restaĵoj, ekskrementoj. La besto toleras pH-valorojn de 6,5 ĝis 8,5. La ideala akvotemperaturo estas 17-18 °C.

Ĉar la bestoj ŝatas serĉfosi la grundon, tiel oni povas planti fortradikajn plantojn, kiuj ne bezonas multe da lumo. Oni devas elakvigi la bestojn prefere per mano, se necesas.

La plej konvena akvario estas abunda je akvoplantoj, enhavas min. 40-50 litrojn da akvo. Ĉar la aksolotlo evitas lumon, ne necesas lumigi la akvarion aŭ nur per malforta lumigilo. Gravas la akvofiltrado kaj estas proponata la monata parta akvoŝanĝo.

Oni devas eviti la miksadon kun aligrandaj specioj (maks. 10 cm grandodiferenco), kun fiŝoj, sed eblas aldoni furaĝfiŝojn.

En kaptiteco, la bestoj vivas 12-20 jarojn.

Nutrado redakti

 
malhela individuo

Oni povas nutri ilin per tervermoj, tubifekso, etaj fisoj, helikoj, etaj krustacoj, larvoj sed eĉ per bovokoro kaj bovohepato, kokoviando ĉiujn 2-3-ajn tagojn. La aksolotloj reagas plej verŝajne nur je la moviĝantaj nutraĵoj, tiel oni devas atenti je la daŭra forigo de la restaĵo. Se la besto hazarde kaptas onian fingron, oni ne devas ektimi, sed devas atendi ĝis la besto malkovras "sian eraron", oni ne vundu la beston per la ungo.

Malsanoj redakti

Oni devas doni ĉiam varian menuon por la dorlotbestoj, ĉar la nekonvena, olea, grasa nutro povas kaŭzi problemojn. Oni devas aparte lokigi la vundiĝintajn bestojn (je vosto, kruroj, branko) en malvarmegan akvon. La malalta temperaturo malrapidigas la disvastiĝon de la infektoj. Oni povas uzi ankaŭ 10-minutan tage 1-2-foje (2-3 kulero da kuireja salo po akvolitro), kio povas helpi okaze de bakteriaj kaj fungaj infektadoj. Oni devas ĉiam tre atenti je pureco de la akvo. Oni evitu la superfluan streson je la bestoj (tro forta akvofluo, tro varma akvo, retkaptado).

Reproduktado redakti

 
Frajo de aksolotlo

La aksolotloj atingas la seksan maturecon en aĝo de 15 monatoj. Ili pariĝo okazas inter novembro kaj junio (en la naturo en februaro). La masklo ellasas karakterizajn feromonojn, poste demetas surgrunde la spermujon (spermatoforo), kiun la femalo ensuĉas per sia kloako. Kelkajn horojn poste, la femalo demetas sur la akvoplantojn 350-700 ovojn, el kiuj eloviĝas la larvoj en 10-12 tagoj. Sur la larvoj aperas la antaŭaj membroj en aĝo de 20-25 tagoj; en 30-36-taga aĝo la postaj membroj.

Regenerado redakti

Aksolotloj havas la kapablon rekreskigi membrojn, organojn kaj eĉ parton de la cerbo kaj koro. La rekreskigitaj membroj estas plene identaj al la perdita parto kaj ili havas plenan funkcian kapablon. Tial ili estas bredataj por sciencaj esploroj pri embriologio.

Aksolotlo en la mezamerika kulturo redakti

La aksolotlojn „fiŝkaptis” la mezamerikaj praloĝantoj kaj manĝis ĝin kiel delikataĵon. La aztekoj traktis ĝin kiel sanktan beston kaj estis ofertitaj kiel festa manĝaĵo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2018-10-03. Alirita 2018-10-03.