La Aksuma Reĝlando (geeze: መነገሠ ፡ አከሰመ) estis grava komerca reĝlando en la nordoriento de Afriko ĉe la marbordo de la Ruĝa Maro. Ĝi aperis en la praaksuma periodo ĉirkaŭ la 4-a jc. a.K kaj establiĝis en la 1-a jarcento. Ĝi estis tre ligita al la komercado kun Hindio kaj kun la oriento de la Mediteraneo. En la tria jarcento, Aksumio komencis interveni en la sudo de Arabio, kelkfoje kontrolante la okcidenton de la regiono Tihama, inter aliaj. Fine de la 3-a jarcento ĝi komencis eldoni sian propran monon. La profeto Mani konsideris ĝin kiel unu el la kvar plej potencaj ŝtatoj de la tiama mondo kune kun la Sasanida Imperio, la Romia Imperio kaj Ĉinio.

Aksuma Reĝlando
4-a jarcento a.K.E. – 960
historia lando • landoreĝlando • historia epoko • hermit kingdom
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
feŭda monarkio • monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la reĝlando kaj la samepokaj najbaraj regnoj ĉe la Ruĝa Maro kaj la Golfo de Adeno ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao
Aksuma monero kun la bildo de la reĝo Ezano
la Aksuma Reĝlando en sia pleja etendiĝo en la 4-a jarcento - helverde skiziĝas la historia periplo de la Eritrea Maro

En 325328 estis la dua ŝtato kiu konvertiĝis al kristanismo (nur post Armenio) sub la reĝo Ezano kaj ĝi estis la unua ŝtato kiu uzis la bildon de la kruco en siaj moneroj. En ĝia plej splendoro, Aksumio kontrolis la nordon de Etiopio, Eritreo, nordon de Sudano, Ĝibutio, okcidenton de Somalilando, Jemeno kaj la sudon de Sauda Arabio, kun ĉirkaŭ 1,25 milionoj da km². Post dua orepoko komence de la 6-a jarcento, ekiĝis ĝia dekadenco, ĉesante la moner-eldonadon komence de la 7-a jarcento. Fine ĝi malaperis per la invado de la pagana aŭ juda reĝino Gudit (aŭ "Judit" aŭ "Esato") kiu ĉirkaŭ 976 subpremis la kristanan loĝantaron kaj sukcesis renversi la aksuman dinastion. Post tio sekvis obskura epoko pri kiu oni malmulte scias ĝis la apero de alia kristana dinastio, kun gvido de Zague kaj kiuj sukcese kontraŭbatalis ŝin.

Regantoj redakti