Akteo

Akteo (greke Ακτή) estis liberigitino kaj (ekde la jaro 55ª p.K.) amdonantino de Nerono. La latinaj fontoj nomas ŝin latine Claudia Acte, kio supozigas, ke ŝin eble liberigis Klaŭdio aŭ lia filino Oktavia. Nerono ŝin forlasis por sia dua edzino Poppea Sabina. Malgraŭ tio, post la morto de Nerono ŝi zorgis pri lia korpo:

Citaĵo
 Tagon poste la fidela Akteo ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo. 
— «Quo vadis», surbaze de informo de Svetonio

Literature redakti

Akteo estas grava romanpersono en «Quo vadis?» de Henryk Sienkiewicz (sub sia latinigita nomo). Kun la esperantigita nomo Akteo ŝi aperas en la Esperanta romano Morto de artisto de Anna Löwenstein.