En astronomio aktiva galaksio estas galaksio en kiu estas Aktiva Galaksia Nukleo (aŭ AGN). Tiu nukleo (aŭ kerno) estas kompakta regiono en la centro de la galaksio, kiu forte radias en la tutaĵo de la elektromagneta spektro (de radioondoj ĝis gama-radiadoj). Oni hipotezas, ke la radiadoj de la AGN estas ŝuldata al akrecio ĉirkaŭ pezega nigra truo.

Ŝpruco longa de 5000 lumjaroj elĵetita de la radiogalaksio M87. (bildo fare de la kosmoteleskopo Hubble)

La nukleoj de aktiva galaksio estas la plej brilaj objektoj en la universo kaj foje utilas kiel rimedo por detekti malproksimajn objektojn.

La aktivaj galaksioj ofte elĵetas ŝprucojn da materio en kontraŭajn direktojn. Tiaj ŝprucoj estas asociataj al la akreciaj diskoj. Illi estas kromaj fontoj da radiadoj.

Eksteraj ligiloj redakti