Akustika basgitaro

Akustika basgitaro estas liutinstrumento el la gitarfamilio kaj estas agordata kiel elektra basgitarokontrabaso.

Kvinkorda akustika baso, produktanto Ovation. Fosforbronzaj kordoj de la agordo B2-E1-A1-D-G. Enmuntita en la ponton estas piezoelektra sonprenilo, de ekstere ne videble. En la korpo troviĝas antaŭ amplifilo kun sonregulilo kaj agordilo, funkcianta per baterio
Seskorda frethava akustika basgitaro de gitarkonstruisto Stoll dum priludado

En la ĉiutaga lingvo la akustika basgitaro nomiĝas nur „akustikbaso“. Laŭ konstrumaniero ĝi similas al gitaro, havas tamen iomete pli grandan korpon. Oni devas distingi ĝin de la basgitaro, kiu estas konstruata unuflanke kun du koloj kaj aliaflanke ankaŭ kiel basinstrumento de la klasika koncertgitaro.

La elektra basgitaro ekde la 1950-aj jaroj pli kaj pli venkis kiel pli facile manuzebla alternativo al kontrabaso. Ĝi havas la malavantaĝon, ke oni povas ludi ĝin manke de resonkesto nur elektre amplifate. Kiel alternativo aperis la akustika basgitaro, kiu havas ĝuste tiun resonkorpon kaj do estas ludebla ankaŭ neamplifite. Laŭ aspekto ĝi similas al akustika gitaro. Ĝi estas ĉefe kvarkorda, foje ankaŭ havebla laŭ kvin- aŭ seskorda versio. Oni agordas la instrumenton kiel kontrabaso aŭ elektra basgitaro traire en kvartoj: kiel kvarkordilo en ,E-,A-D-G, kiel kvinkordilo plejofte kun malalta B-kordo, pli malofte kun alta C-kordo.

Ĉar la plej multaj akustikaj basgitaroj distingiĝas laŭ korpovolumeno nur malmulte de kutima gitaro, ili estas ofte ekipitaj per sonprenilo, por garantii la necesan venkokapablon. Por sonaj kialoj oni enmuntas preskaŭ nure piezoelektrajn sonprenilojn.

Escepton starigas la akustika basgitaro de gitarkonstruisto Stoll, kiu laŭ korpo ja orientiĝas je la formo de gitaro, tamen havas ege pli grandajn mezurojn ol aliaj akustikaj basgitaroj. La pli granda korpovolumeno ebligas ankaŭ neamplifitan sonon, kvankam akustika basgitaro de Stoll plej ofte estas ekipita per McLoud-sonprenilo.

La trairoj al similaj instrumentspecoj estas fluaj. Unue ekzistas „duonakustikaj“ instrumentoj kun etaj resonujoj, kiuj akustike taŭgas maksimume nur por ekzercado (ekz. la basgitaro de firmao Höfner, do la„Beatles-baso“ populariĝinta fare de Paul McCartney). Ĉi tiuj kutime disponas pri kutimaj ŝtal- aŭ nikelkordoj kaj elektromagnetaj sonpreniloj. Aliaflanke ankaŭ ekzistas instrumentoj, kiuj laŭ grando kaj parte ankaŭ laŭ strukturo (pikilo, kordtenilo, sontruoj) tendencas al elektra kontrabaso aŭ kontrabaso (ekzemple Takamine B10).

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Akustische Bassgitarre » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3588044 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)