Akva animalo estas animalo, ĉu vertebrulosenvertebrulo, kiu loĝas en akvo por plej aŭ ĉio el sia vivo.[1] Kelkaj ekzemploj de senvertebruloj estas celenteroj. Tiu filumo konsistas el meduzoj, maranemonoj, koraloj, kaj hidroj. Alia tipo de senvertebraj akvaj animaloj estas la anelidoj kiuj estas segmentaj vermoj. Estas tri diversaj klasoj nome poliketoj, oligoketoj, kaj hirudineoj.[2] Ili povas spiri aeron aŭ elpreni oksigenon el tiu solvita en akvo danke al specialaj organoj nome brankoj, aŭ rekte tra ties haŭto. La naturaj medioj kaj la animaloj kiuj vivas en ili povas esti kategoriigitaj kiel akvaj (en akvo) aŭ surteraj (sur tero). Animaloj kiuj facile moviĝas el akvo al tero aŭ inverse estas menciataj kiel amfibioj. Kiam animaloj vivas en akvo, havas specialajn adaptojn kiuj helpas ilin survivi en akva habitato. Ju pli da tempon la animalo pasas en akvo, des pli rapide ili adaptiĝas al sia nova habitato. Estas nombraj vojoj per kiuj akva animalo povas adaptiĝi al sia habitato.

La termino akva povas en teorio esti aplikata al animaloj kiuj vivas ĉu en nesala akvo (nesalakvaj animaloj) aŭ marakvo (marakvaj animaloj). Tamen, la adjektivo mara estas plej komune uzata por animaloj kiuj vivas en marakvo, t.e. en oceanoj, maroj, ktp. Invadaj akvaj animaloj postulas akvan habitaton, sed ne necese devas vivi entute en akvo.[3]

Akvaj animaloj (ĉefe nesalakvaj animaloj) estas ofte de speciala zorgo por naturprotektistoj pro fragileblo de ties medio. Akvaj animaloj estas subjekto al premo pro troa fiŝkaptado, detrua fiŝkaptado, marpoluado kaj klimata ŝanĝo.

Aerspiraj akvoanimaloj redakti

Aldone al akvospiraj animaloj, ekz., fiŝoj, moluskoj ktp., la termino "akva animalo" povas esti aplikata al aer-spiraj akvaj aŭ mar-mamuloj kiaj tiuj de la ordoj Cetacoj (balenoj), kiuj ne povas survivi surtere, same kiel la kvarpiedaj mamuloj kiaj la riverlutro (Lontra canadensis) kaj la kastoroj (familio Kastoredoj).

Akvaj animaloj estas ekzemple la marbirdoj, kiaj mevoj (familio Laredoj), pelikanoj (familio Pelikanedoj), kaj albatrosoj (familio Diomedeedoj), kaj plej el la Anseroformaj (anasoj, cignoj kaj anseroj).

Amfibioj kaj amfibiotaj animaloj, kiaj ranoj (la ordo Anura), ĉar ili postulas akvon, estas separataj en sia propra media klasigo. La majoritato de amfibioj (klaso Amphibia) havas akvan stadion de larvo, kiaj la ranidoj, sed poste ili vivas kiel sutteraj plenkreskuloj, kaj povas reveni al alvo por pariĝi.

Ankaŭ kelkaj fiŝoj evoluis al aerspirado por survivi en senoksigena akvo, kiaj la Pirarukuo (familio Ostoglosedoj) kaj la piedira katfiŝo (Klariedoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Biology Online Dictionary: "Aquatic"
  2. "Annelids." Nonindigenous Aquatic Species. Web. 02a Majo 2012. <http://nas.er.usgs.gov/taxgroup/Annelids/ Arkivigite je 2012-06-06 per la retarkivo Wayback Machine>
  3. "Invasive Species: Aquatic Species." National Invasive Species Information Center. Web. 02a Majo 2012. <http://www.invasivespeciesinfo.gov/aquatics/main.shtml Arkivigite je 2018-08-26 per la retarkivo Wayback Machine>.

"Annelids." Nonindigenous Aquatic Species. Web. 2a Majo 2012. <http://nas.er.usgs.gov/taxgroup/Annelids/ Arkivigite je 2012-06-06 per la retarkivo Wayback Machine>. " National Invasive Species Information Center. Web. 2a Majo 2012. <http://www.invasivespeciesinfo.gov/aquatics/main.shtml Arkivigite je 2018-08-26 per la retarkivo Wayback Machine>.