Akvodistribuejo estas instalaĵo por la preparado kaj distribuado de trinkakvo.

altcisterno de la urbaj servoj Bochum kiel parto de la akvdistibuejo
muelrado ĉe la supra akvodistribuejo de la kastelo de Schwetzingen

Gravaj instalaĵoj de akvodistribuejo estas filtrilo, pumpilo kaj ofte ankaŭ (freŝ-) akvorezervujoakvocisterno. Krome ĝi havas altcisternon, armaturojn kaj ŝaltejoj, kie la distribuado de la trinkakvo en la tuba sistemo estas regata kaj kontrolata. Grandaj akvodistribejoj posedas laboratoriojn, kie la kemia kaj biologia konsisto de la akvo estas kontrolata.

Se la akvoprovizado okazas el la grundakvo, la akvodistribuejo troviĝas tuj apud la puto. La areo estas zono 1 (t.e. la plej strikte protektata zono) de akvoprotektejo. Ankaŭ grundakvaj aldonejoj, kiuj aldonas al la grundakvo akvon de riveroj kaj riveretoj (riverborda firtraĵo), estas ofte parto de akvodisponejo. Se la provizado okazas el fontojsurfaca akvo (lagoj, fluantaj akvejoj), la akvo estas transportata trans konduktiloj de la fonto al la akvodistribuejo. Ĉe la lasta kazo necesas purigadejo en la akvodistribuejo, kie estas farata la kemia kaj biologia kvalito de la akvo.

En ebenregiono la plej signifa signo de akvodistribuejo estis la akvoturo. Hodiaŭ ĝi estas anstataŭata de malaltbasenoj kun adekvataj pumpiloj.

Historio de akvodistribuejo redakti

 
malgranda pumpstacio por la akvoprovizado en Niederweiler apud Müllheim (Baden), konstrujaro 1908, Foto de decembro 2010

En la greka urbo Pergamon (Bergamar), ĉirkaŭ 100 km norde de la hodiaŭa Izmir en Turkio estis jam ĉ. 200 jaroj a.K. akvodisatribuejo, kiu provizas la loĝantoj kun fonto- kaj surfaca akvo el distanco de 40 km. Brila konstruarto estis tri km longa altpprema konduktilo, kiu transas bvalon lau la principo de la komunikantaj tuboj. Ĝis tiam oni konstruis multekostajn akvoduktoj, ekzemple ĉ. 800 a. K. en suda Armenio. Tie 56 km longa konduktilo transportas jare ĉ. 40 milionoj da kubmetroj de akvo el montaraj fontoj en la urbo tuŝpo, la cefurbo de Urarto. La asira urbo Ninive estis provizita en la 7-a jarcento a. L. per vasta sistemo de entute 80 km longaj konduktiloj, kiuj transportis akvon el 18 fontriverojn al la urbo. Per pumpstacio ankaŭ la pendĝardenoj de Semiramiso en Babilono – ĉ. 600 a.K. – estis akvumita: akvolevilo , kiu laboris laŭ la principo de ĉevalmuelejo levis en senfinaj ĉenoj akvoplenajn sitelojn ĝis la supra rando de la deklivaj ĝardenoj. Konataj estas ankŝ la akvoduktoj en Romo el ĉ. 0 a.K. Vitruv priskribis en la 1-a jarcento p.K. romiajn tretradojn, kie viroj tretante pumpis akvon de malsupraj basenoj al pli altaj kanaletoj. Ĉirkaŭ 900 p. K. parto de la akvosistribuejo de Kordovo estis domaltaj ĉerpradoj (norias), kiuj transportis la riveraekvon en la pli altajn kanalojn, de kie ĝi estis disribuataj tra sekundaraj kanaloj tra la urbo.

En Bautzen levis ekde la jaro 1496 akvorada sistemo de piŝtopumpiloj la akvon el la rivero Spree en altciternon, de kie ĝi fluas en 86 putoj. En la 16-a jarcento funkciis grandaj muelejaj radoj en pluraj lokoj de Germanio, kiuj levis akvon ĝis altodiferenco de 250 m . Precipe en norda Germanio estis la bierfaristoj, kiuj kuniĝis por konstrui tiel nomataj "akvoartaĵoj". 1681 miris la mondo pi akvolevmaŝino kun 14 gigantaj akvoradoj apud Le Port-Marly ĉe Sejno. Tiu maŝino transportis riverakvon en la 6 km foraj ĝardenoj de la la Kastelo de Versailles. Fruaj arkimedaj ŝraŭboj laboris ankaŭ en Marburg ĉe la rivero Lahn, en Bad Wildungen kaj en Rothenburg ob der Tauber (1573–1599). 1696 la filozofo kaj teknikisto Gottfried Wilhelm Leibniz baris la riveron Leine kaj uzis la falantan akvon kiel energifonto por akvolevilejo, kiu prizorgis la ĝardenoj de Herrenhausen en Hanovro.

 
malrapidfiltrilo de akvodistribuejo en Svedio el la jaro 1960.

Ĉirkaŭ la jaro 1600 ekzistis en 33 germanaj urboj kaj en pli ol 100 malgrandaj lokoj "akvoartaĵoj" – plej ofte teknike interesaj preminstalaĵoj, kiuj transportis akvon el putoj en domojn kaj ĝardenojn. En Germanio la unua akvodistribuejo en la hodiaŭa senco konstruis en 1848 Hamburgo, la "centra urba akvoartaĵo“ en Rothenburgsort. Du el Anglio importitaj vapormaŝinoj de po 70 ĈP transportis la purigitan akvon el la Elbo al 76 m alta akvoturo. Trans 62 km konduktiloj la akvo fluas sur la subtegmentejo de 4000 urbaj domoj. Berlin, kiu profitis de facile akirebla grundakvo, sekvis 1856, Frankfurto ĉe Majno 1873.

Literaturo redakti

  • Hanno Trurnit: Geschichte(n) hinterm Hahn. Von Wasserkunst und Wasserwerk. Frank Trurnit & Partner Verlag GmbH, Ottobrunn 2006, ISBN 3-9806986-6-1.

Vidu ankaŭ redakti