Akvokanonoakvoĵetilo estas ilo, aŭ portebla aŭ fiksita sur aparta veturilo, per kiu per granda premo el veturilaj akvorezervujoj eblas ĵeti akvon tra moveblaj ŝtaltuboj al homoj. Akvokanonoj estas uzataj precipe fare de policaj, armeaj aŭ aliaj prisekuraj unuoj, kiuj celas dispeli amasiĝojn de nearmitaj homoj, ofte en demonstracio, sen vere vundi iun. La akvo povas enhavi kemiajn aldonaĵojn, kiuj ekzemple celas iriti la homajn mukozojn kaj kaŭzi larmojn aŭ tusadon, kaj la akva likvaĵo povas esti elĵetata per premo de ĝis 2 000 paskaloj.

akvokanonoj de la berlina polico en Germanio
egiptaj demonstrantoj grimpas sur akvokanonan veturilon en 2011
akvokanonoj de la francia polico

Uzo redakti

Akvokanonoj estas uzataj aparte en demonstracioj kaj strataj interpuŝiĝoj de nearmitaj luktantoj, por laŭ vidpunkto de la prisekuraj unuoj eviti pli grandajn danĝerojn kaj teni grandajn homamasiĝojn en kontrolo. El jura vidpunkto klaras, ke la uzo de akvokanonoj estas rekta perforto, kaj en demokratiaj ŝtatoj estas leĝoj kiuj konkrete difinas en kiaj cirkonstancoj eblas uzi ilin. Pro tio ke la akvokanonaj veturiloj eblas moviĝi ankaŭ sur neebena grundo, eblas uzi ilin ankaŭ en kazo de arbaraj brulegoj. Kaj en iuj kazoj oni ankaŭ jam uzis akvokanonojn tute ekster la kutima uzo, en helpo provizi la lokan loĝantaron per trinkakvo en katastrofaj sekegoj, aldone al fajrobrigadaj kaj aliaj akvorezervujaj veturiloj.

Uzaj ekzemploj estas inter alie

  • la senhomigo de stratoj, placoj kaj aliaj areoj
  • la sekurigo de policaj stratobaroj
  • la sekurigo kaj protekto de difinitaj konstruaĵoj
  • forigo de bruloj en policaj agoj, ekzemple se stratobaroj / barikadoj estis starigitaj kaj poste bruligitaj fare de demonstrantoj

Uzomanieroj redakti

La akvo povas esti ĵetata kiel "akvopafo", "akvopluvo" aŭ "akvobaro".

  • La "akvopafo" estas direktata rekte kontraŭ unuopaj personoj. Se la akva premo tro altas, tia uzo povas kaŭzi fortajn vundiĝojn, tial en demokratiaj ŝtatoj estas leĝaj limigoj de tia uzo.
  • "Akva pluvo" estas ĵetata nerekte kaj pli malfokuse, por repeli pli grandan homamason per sekigo.
  • "Akvobaro" estas pendola celigo de du akvoĵetoj al la grundo, kiu kreu specon de "muro" kaj havu la celon ke jam senhomigita areo restu senhoma, kaj ke malantaŭ la "muro" povu formiĝi policaj unuoj. Modernaj akvokanonoj ankoraŭ havas pliajn metodojn krei akvajn "murojn".

Eksteraj ligiloj redakti