Akvokondukilo estas tubaro, tra kiu oni irigas fluon de akvo por provizi domon, urbon ks. Tubaro estas ofte farita el polivinil-klorido (PVC/uPVC), muldebla fero, ŝtalo, gisfero, polipropileno, polieteno, kupro aŭ (antaŭe) plumbo, kiu portas premtruditan kaj traktitan freŝan akvon al konstruaĵoj (kiel parto de urba akva sistemo), tiel kiel en la konstruaĵo.[1]

Sistemo de kupraj akvotuboj uzita en hejtada sistemo.

Historio redakti

 
Originala Roma plumba tubo kun faldita kunkudro, ĉe la Romaj Banujoj en Bath, Britio
 
Malnova akvokondukilo, restaĵo de la Maŝino de Marly proksime al Versailles, Francio

Por multaj jarcentoj, plumbo estis la preferita materialo por akvotuboj, ĉar ĝia duktileco faris ĝin praktika por labori en formo. Tio ĉi estis fonto de plumborilataj sanproblemoj en la jaroj antaŭ la kontraŭsanaj danĝeroj enstomakigi plumbon estis plene komprenita; inter ĉi tiuj estis fetomortoj kaj altaj indicoj de infana mortado. Plumbaj akvotuboj estis ankoraŭ komune uzitaj fine de la 20a jarcento kaj restis en multaj familioj. Plumbo-stana alojo lutaĵo estis ofte uzita kiel aliĝo al kupraj tuboj, sed modernaj praktikoj uzas stan-antimonan alojan lutaĵon por aligi kupron por elimini plumbajn danĝerojn.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Types of Home Piping Materials. Alirita 22 January 2014.
  2. Lead in Drinking Water. Epa.gov. Alirita 22a de Januaro 2014.