Akvoparko Maria Lenk

La Akvoparko Maria Lenk troviĝas en la Sporta Centro Urbo de la Sportoj, en la urbodistrikto Barra da Tijuca de Rio-de-Ĵanejro en Brazilo. Ĝi estis nomita omaĝe al brazila naĝistino Maria Lenk, kiu mortis tri monatojn antaŭ la malfermo de la parko.

Akvoparko Maria Lenk
arkitektura strukturo
Malfermo 2007
Lando Brazilo vd
Situo Rio-de-Ĵanejro
Situo
Geografia situo 22° 58′ 28″ S, 43° 23′ 17″ U (mapo)-22.97451486-43.38800311Koordinatoj: 22° 58′ 28″ S, 43° 23′ 17″ U (mapo) [+]
Akvoparko Maria Lenk (Rio-de-Ĵanejro)
Akvoparko Maria Lenk (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Akvoparko Maria Lenk
Akvoparko Maria Lenk
Situo de Akvoparko Maria Lenk
Map
Akvoparko Maria Lenk
Parto de Barra Olympic Park vd
Posedata de Rio-de-Ĵanejro vd
vdr
la akvoparko en la Somera Olimpiko 2016

La Akvoparko, konstruita laŭ la parametroj de la Internacia Federacio de Naĝado, estas parte kovrita, kaj havas olimpikan naĝejon, naĝejon por pretigo, kaj akvujon por la akvosaltoj.

La parko kapablas ricevi ok mil personojn. Ĝi estis konstruita en areo de 42 mil kvadrataj metroj, kaj ĝi estas preta ankaŭ por ricevi handikapulojn.

Ekde marto 2008 ĝi estas mastrumanto de la Brazila Olimpika Komitato,[1], kiu okazigas trejnajn projektojn por olimpikaj kaj paraolimpikaj sportistoj, por trejnistoj kaj arbitraciuloj, krom kursojn, kongresojn, kaj lecionojn pri naĝado, akvopilko, akvosaltoj kaj sinkrona naĝado. Ekde nun, 2009, neniu sporta okazaĵo okazis en la Akvoparko.

La parko, kune al la aliaj konstruaĵoj estis kreita por la Tut-Amerikaj Ludoj 2007, kiam la akvoparko gastis la konkurencojn de naĝado, akvosaltoj kaj sinkrona naĝado. La manko de sporta aktiveco en la loko kreis teorion laŭ kiu la parko estas ne-utilaĵo kreita per ŝtataj impostoj de la registaro de Rio-de-Ĵanejro. Tamen, la parko estis konsiderataj unu el la grandaj avantaĝoj de la kandidateco de Rio-de-Ĵanejro por la Somera Olimpiko 2016, kiu sukcesis kaj tiam en la parko denove estis scenejo de grandaj internaciaj konkuroj de akvopilkado, akvosaltoj kaj sinkrona naĝado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. COB adquire Parque Aquático Maria Lenk (portugale). Terra (18-a de marto 2008). Alirita 30-a de jullio 2009.