Alĝeria vario de la araba

La alĝeria vario de la araba, alĝeria araba dialekto, alĝeri-araba lingvo aŭ fojfoje alĝeria lingvo (konata kiel Darĝa aŭ Dziria en Alĝerio) estas lingvo derivita de vario de la arabaj lingvoj parolata en norda Alĝerio. Ĝi apartenas al la magreba araba lingva kontinuumo kaj tiel estas parte reciproke komprenebla kun la tuniza kaj maroka variaĵoj.

Alĝeria vario de la araba
Mapo
dialekto • lingvo • moderna lingvo
magreba araba lingvo
Parolantoj 29 400 000
Skribo araba alfabeto, araba skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 arq
  Glottolog alge1239
Angla nomo Algerian Arabic
Franca nomo arabe algérien
vdr

Kiel aliaj varioj de la magreba araba, la alĝeraj dialektoj havas plejparte ŝemidan vortprovizon, kun gravaj berbera kaj latina (afrik-latinida) subtavoloj kaj multaj pruntovortoj el la franca, otoman-turka kaj hispana.[1][2]

La alĝera araba estas la indiĝena lingvo de 75 ĝis 80 procento el alĝerianoj kaj estas mastrita de 95 ĝis 100 procento el ili.[3] Ĝi estas esence parolata lingvo, uzata en ĉiutaga komunikado kaj distro, dum la klasika araba estas ĝenerale rezervata por oficiala uzo kaj edukado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti