Al-Ĝazira

araba informa televidkanalo el Kataro

Al-Ĝazira (arabe: الجزيرة "La insulo" aŭ "La araba duoninsulo"), angle skribita Al Jazeera, estas araba informa televidkanalo kun sidloko en Kataro. Al-Ĝazira celas esti la unua politike sendependa televidostacio de Okcidenta Azio.

Al-Ĝazira
dissendanto • televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Satelite
Landoj  Kataro
Proprietulo ŝejko Hamad bin Thamer Al Thani (40%)
Hamad bin Ĥalifa Al Thani (50%)
Kataro Katara registaro (10%)
Komenciĝo de elsendoj 1-an de novembro 1996
Programa tipo Informa
Posedata de Al Jazeera Media Network vd
Lingvo araba lingvoangla lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 16-a de januaro 2024)

Retpaĝaro aljazeera.net (arabe)
vdr

La stacio ekfunkciis fine de la jaro 1996. Kvankam Al-Ĝazira estas la plej populara stacio inter la arabaj landoj, ĝi estas ofte kritikita fare de la registaro de Usono, ĉar laŭ tiuj la stacio ne estis sufiĉe kritikema al Saddam HusseinUsama bin Laden. Sed ankaŭ dume kelkaj arabaj spektantoj kritikis la stacion, ĉar oni permesis aperigi israelajn oficistojn surekrane.

Frumatene de la 13-a de novembro 2001, la tago, kiam la nord-alianco okupis Kabulon sen batalo, la kabulaj oficejoj de Al-Ĝazira estis detruitaj per du bomboj ĵetitaj de usona militaviadilo.[1]

Intervjuo kun la fotisto Sami Al-Haj [Sami Al-Haĝ] post lia reveno al Doho (2008)
Al-Ĝazira
dissendanto • televidstacio vd
Dum 1-a de novembro 1996 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Hamad bin Ĥalifa Al Thani vd
Sidejo Doho
Lando Kataro
Posedata de Al Jazeera Media Network vd
Posedataj kompanioj BeIN Sports USA • Bein Sports • beIN Sports vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Fotisto de Al-Ĝazira, la sudanano Sami Al-Haj [Sami Al-Haĝ], estis kaptita survoje al Afganistano en decembro 2001 kaj sendita al la usona malliberejo de Guantanamo kiel "kontraŭleĝa batalisto". Lia advokato Clive Stafford-Smith klarigis, interalie, la multajn pridemandadojn efektivigitajn tie, ke dum longa tempo ili havis la solan celon igi lian klienton informanto kontraŭ Al-Ĝazira kaj igi lin atesti ke Al-Ĝazira estis ligita al Al-Kaida.[2] La 7-an de januaro 2007, Sami Al-Haj komencis malsatstrikon kaj tiam estis perforte nutrita ĝis lia liberigo la 1-an de majo 2008.

La registaro de Usono akuzis la televidkanalon Al-Ĝazira dum la Tria Golfmilito komencita en 2003, ĉar oni prezentis usonajn militkaptitojn tiel kontraŭagante la Ĝenevan Konvencion (kiun televidkanaloj el Usono poste plurfoje kontraŭagis mem).

En januaro 2003, la angla BBC subskribis kontrakton kun Al-Ĝazira pri ŝanĝo de informoj kaj filmmaterialoj. En marto 2003, la stacio startis per anglalingva versio surrete. Ekde 4-a de marto 2003 estas malpermesite por al-Ĝazira kaj aliaj televidstacioj raporti el la Novjorka Borso, "pro sekurecaj kialoj".

La 8-an de aprilo 2003, la buroo de la stacio en Bagdado estis trafita per bomboj, kvankam Usono precize konis ties situon. Unu riportisto mortis. (Simila atako okazis kontraŭ la kabula buroo dum la Usona milito kontraŭ Afganistano en 2001).

La 23-an de septembro 2003, la iraka registara konsilio malpermesis al al-Ĝazira kaj Al-Arabija je 2 semajnoj la sciigon pri la registara agado, pro probabla apogo de atakoj kontraŭ anoj de registara konsilio. Multaj atakas la televidstacion pro la prezento de la liberecbatalantoj kaj teroristoj, tial la iraka registaro malpermesis la agadon de la Al-Ĝazira en Irako en aŭgusto 2004 por 1 monato, kion oni plilongigis en septembro por nedifinita tempo. La usonaj okupantoj radias anstataŭ tio la arablingvan televidon El Hurra.

La televido la 15-an de novembro 2006 ekigis programon ankaŭ en la angla lingvo. Angla viva versio estas spektebla ankaŭ per la interreto.

(Rimarkigo: "Al-Ĝazira" ja signifas arabe "la insulo", sed ĝi historie povas rilati ankaŭ al la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso (Mezopotamio), kiuj sur la Araba Duoninsulo tiom proksimiĝas, ke ili preskaŭ formas insulon.)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti