Al-Ahram (arabe: الأهرام‎; La Piramidoj), fondita en 1875, estas la plej vaste legata egipta tagĵurnalo, kaj (post al-Waqa'i`al-Masriya, (La Eventoj Egiptaj, fondita en 1828) la dua plej malnova. Ĝia ĉefproprietanto estas la egipta ŝtato. Krom la ĉefa eldono aperigata en Egiptio, la ĵurnalo eldonas du aliajn arablingvajn versiojn (unu celantan al la ceteraj arabaj landoj, kaj la alia al la tutmonda legantaro) kaj versiojn en la angla kaj franca lingvoj.