Al-Musta'in

Abasida kalifo
(Alidirektita el Al-Mustain)

Al-Musta'inAhmad ibn Muhammad (arabe أحمد بن محمد; 836 – 17 Oktobro 866), pli bone konata laŭ sia lakab regotitolo (المستعين بالله al-Mustaʿīn bi-llāh, "kiu petas helpon al Dio") estis la abasida kalifo de 862 ĝis 866, dum la epoko de la "Malordo de Samaro". Post la morto de antaŭa kalifo, nome al-Muntasir (kiu ne estis nomuminta sukcedantojn), la turkaj militistestroj faris konsilion por elekti lian sukcedanton. Ili ne emis havi al-Mu'taz aŭ liajn fratojn; tiele ili elektis al-Musta'in, nepo de al-Mu'tasim.

Al-Musta'in
12-a Abasida kalifo
Antaŭulo Al-Muntasir
Sekvanto Al-Mu'taz
Persona informo
أبو العباس أحمد المستعين بالله
Naskiĝo ĉ. 831
en Samaro
Morto 17-an de oktobro 866 (0866-10-17)
en Bagdado
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mu'tasim vd
Gefratoj Al-ŬatikAl-Mutavakil vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Araboj kaj aliaj trupoj bazitaj en Bagdado, malkontentis pri la elekto, atakis la asembleon, malfermis la prizonon, kaj rabis la armilaron. Ili estis atakitaj de turkaj kaj berberaj soldatoj, kaj post luktado, estis venkitaj. Bagdado devis lerni ke la Kaliflando jam ne plu dependis el la opinioj de Araboj, ĉar ĝi paŝis al aliaj manoj.