Al-Mustarŝid Billah (arabe المسترشد بالله) (1092 – 29 Aŭgusto 1135) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1118 ĝis 1135. Li estis la filo de sia antaŭulo, nome la kalifo Al-Mustazhir.

Al-Mustarŝid
Persona informo
المسترشد بالله
Naskiĝo 1092
en Bagdado
Morto 29-an de aŭgusto 1135 (1135-08-29)
en Maragha,  Selĝuka Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mustazhir vd
Gefratoj Al-Muktafi vd
Infanoj ar-Raŝid vd
Parencoj Al-Mustanĝid vd
Profesio
Okupo kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Mustarŝid atingis sendependon kiel reganto dum la Selĝuka Sultano Mahmud la 2-a estis engaĝita en milito en Oriento. En 1122, al-Mustarŝid elpostenigis kaj enprizonigis sian veziron Amid al-daŭla Jalal al-Din Hasan ibn Ali. Mahmud la 2-a tiam metis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro.

En 1123 araba banu Mazjada generalo, Dubais, klopodis havi avantaĝon el pormomenta manko de povo kaj, post kapti Basra, atakis Bagdado kune kun juna frato de la sultano. Li estis tamen venkita de Selĝuka armeo sub Zengi kaj Ahmad ibn Nizam al-Mulk. Dum la sama jaro, al-Mustarŝid forigis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro. En 1125 al-Mustarŝid ribelis. Li sendis armeon por kapti Ŭasit sed estis venkita ĉe Bagdado kaj enprizonita en sia palaco (1126).

Je la morto de la Sultano Mahmud, ekis enlanda militoi en la Selĝukaj okcidentaj teritorioj. Zengi estis realvokita orienten de iaj ribelaj membroj, stimulita de la kalifo kaj Dubais. Zengi estis venkita kaj fuĝis. La kalifo persekutis lin al Mosulo, kaj sieĝis lin tie sed malsukcese dum tri monatoj. Tamen temis pri mejloŝtono en la revivigo de la militista povo de la kaliflando.

Referencoj redakti