Al-Mu'tadid (Bagdado)

(Alidirektita el Al-Mutadid Billah)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Al-Mu'tadid

Abu'l-Abbas Ahmad ibn Talha al-Muvafak (857 ĉ. – 5-a de aprilo 902), pli bone konata laŭ sia regotitolo al-Mu'tadid bi-llah (arabe المعتضد بالله, "kiu serĉas subtenon en Dio"[1]) estis abasida kalifo en Bagdado de 892 ĝis sia morto en 902.

Al-Mu'tadid
16-a Abasida kalifo
Antaŭulo Al-Mu'tamid
Sekvanto Al-Muktafi, lia filo
Persona informo
أحمد المعتضد بالله
Naskiĝo ĉ. 857
en nekonata valoro,  Abasida Kaliflando
Morto 5-an de aprilo 902 (0902-04-05)
en Bagdado,  Abasida Kaliflando
Tombo Bagdado vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Muwaffaq vd
Edz(in)o Qatr al-Nada • Shaghab vd
Infanoj Al-MuktafiAl-MuktadirAl-Kahir vd
Parencoj Al-Mutavakil vd
Profesio
Okupo militestro • kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Mu'tadid estis la filo de al-Muvafak, kiu estis la regento kaj fakta reganto de la Abasida ŝtato dum la regado de sia frato, nome la kalifo al-Mu'tamid. Kiel princo, la futura al-Mu'tadid servis sub sia patro en variaj militkampanjoj, ĉefe por la subpremado de la Zanja Ribelo, en kiu li ludis gravan rolon. Kiam al-Muvafak mortiĝis en Junio de 891 al-Mu'tadid sukcedis lin kiel regento. Li rapide apartigis sian kuzon kaj ŝajna heredonto al-Mufauŭad, kaj kiam al-Mu'tamid mortiĝis en Oktobro 892, li sukcedis lin en la trono. Kiel ĉe lia patro, la povo de al-Mu'tadid dependis el liaj rilatoj kun la armeo: fakte al-Mu'tadid estis la plej militistema el ĉiuj Abasidaj kalifoj.

Referencoj redakti

  1. Bowen 1928, p. 25.