Al-Muti' Abū ʾl-Qāsim al-Faḍl ibn al-Muqtadir (914 – septembro/oktobro 974), pli bone konata laŭ sia regna nomo al-Muṭīʿ li-llāh (arabe المطيع لله, "obea al Dio"), estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 946 ĝis 974.

Al-Muti'
23-a Abasida kalifo
Regado de 946 ĝis 974
Antaŭulo Al-Mustakfi, lia kuzo
Sekvanto At-Ta'i, lia filo
Persona informo
Naskiĝo 914
en Bagdado
Morto 12-an de oktobro 974 (0974-10-12)
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Muktadir vd
Gefratoj Ar-RadiAl-Muttaki • Ishaq ibn al-Muqtadir vd
Infanoj At-Ta'i vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam la Bujidoj eniris en Bagdado en 945, al-Muti revenis el sia retiro kaj establis sin ĉe la nova kortego. Sed eĉ li mem post iĝi kalifo ne plu rajtis nomumi la veziron kion faris la Bujidaj emiroj kiuj estis dominanta Irakon. La kalifa posteno estis senigita je respekto kaj digneco. Ŝijaismo estis trudita sammaniere. La Kaliflando de Bagdado estis ankoraŭ rekonata spirite tra la islama mondo kie la ortodoksa (Sunaismo) kredo hegemoniis, escepte ĉe la Umajida Hispanio kaj la Idrisida Maroko. La Fatimidaj kalifoj, alflanke, postulis spiritan hegemonion ne nur en Egipto, sed ankaŭ en la predikejoj de Sirio. La Turkoj plurestis Sunaismaj kaj apoge al la povo de Bagdado.

Referencoj redakti

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".