Al-Risalah al-Kamilijah fil Siera al-Nabaŭijah

Al-Risalah al-Kamilijah fi 'l-Sirah al-Nabaŭijah (Traktaĵo de Kamil pri la biografio de la profeto) nomita ankaŭ Theologus Autodidactus ("Memlerninta teologo"), origine titolita (arabe الرسالة الكاملية في السيرة النبوية), kaj konata ankaŭ kiel Risālat Fādil ibn Nātiq ("La libro de Fādil ibn Nātiq"), estas teologia romano[1] verkita de Ibn al-Nafis. Tiu verko estas unu el la unuaj arabaj romanoj, kaj povas esti konsiderata prototipa romano de scienc-fikcio, ĉar ĝi enhavas nombrajn elementojn, kaj krome ĝi estas frua ekzemplo de formadromano kaj de historio de senhoma insulo.[2] Tiu romano estis verkita iam inter 1268 kaj 1277.[3] Ĝi estis parte respondo al la filozofia romano La aŭtodidakta filozofo de la alandalusa verkisto Ibn Tufajl.[1]

Al-Risalah al-Kamiliyyah fil Siera al-Nabawiyyah
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ibn al-Nafis
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

La protagonisto de la historio estas Kamil, memlerninta adoleska sovaĝa infano kiu estis spontane generita en kaverno kaj vivas izole sur senhoma insulo.[2] Li finfine kontaktas kun la ekstera mondo kiam vrakintoj estas surstrandigitaj sur la insulon,[3] kaj poste venas al la civilizita mondo kun ili. La intrigo laŭgrade disvolviĝas en formadromano kaj poste aligas scienc-fikciajn elementojn kiam ĝi atingas sian klimakson je katastrofa lastataga apokalipso.[2]

Temoj redakti

Ibn al-Nafis uzas la intrigon por esprimi multajn el siaj propraj religiaj, filozofiaj kaj sciencaj temoj pri ampleksa vario de temoj, kiel biologio, kosmologio, empirismo, epistemologio, eksperimentado, futurologio, geologio, islama eskatologio, natura filozofio, filozofio de historio kaj sociologio, filozofio de religio, fiziologio, psikologio, kaj teleologio. Ibn al-Nafis estis tiel frua pioniro de filozofia romano. Tra la historio de Kamil, Ibn al-Nafis klopodis establi, ke la homa menso estas kapabla dedukti la naturajn, filozofiajn kaj religiajn verojn de la universo pere de la rezonado kaj de logika pensaro. La "veroj" prezentitaj en la historio inkludas la necesan ekziston de dio, la vivon kaj instruojn de la profetoj de Islamo, kaj la analizon de la pasinto, de la nuno, kaj de la estonteco, inklude la originojn de la homa specioj kaj ĝeneralan antaŭdiron de estonteco sur la bazo de historiismo kaj historia determinismo. La finaj du ĉapitroj de la historio similas al scienc-fikcia intrigo, en kiu la fino de la mondo, la resurekto kaj la aĥirah (postvivo) estas antaŭdiritaj kaj science klarigitaj uzante sian propran empirian sciaron pri biologio, astronomio, kosmologio kaj geologio. Unu el ĉefaj celoj de Al-Risalah al-Kamilijah estis klarigi islamajn religiajn instruojn pri scienco kaj filozofio tra la uzado de fikcia rakontado, do temis pri klopodo kongruigi racion kun revelacio kaj forviŝi la limon inter ambaŭ.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Muhsin Mahdi (1974), "The Theologus Autodidactus of Ibn at-Nafis de Max Meyerhof, Joseph Schacht", Journal of the American Oriental Society 94 (2), p. 232-234.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Dro. Abu Shadi Al-Roubi (1982), [www.islamset.com/isc/nafis/drroubi.html "Ibn Al-Nafis as a philosopher",] Symposium on Ibn al-Nafis, Second International Conference on Islamic Medicine: Islamic Medical Organization, Kuwait (cf. Ibn al-Nafis As a Philosopher, Encyclopedia of Islamic World [subskribo postulata])
  3. 3,0 3,1 Fancy, Nahyan A. G. (2006). "Pulmonary Transit and Bodily Resurrection: The Interaction of Medicine, Philosophy and Religion in the Works of Ibn al-Nafīs (d. 1288)". Electronic Theses and Dissertations. University of Notre Dame.