Alois Maxwell HIRT, bone konata kiel "Jumbo" aŭ Al HIRT (naskiĝis la 7-an de novembro 1922, en Nov-Orleano, Luiziano, Usono, mortis la 27-an de aprilo 1999), estis muzikisto (trumpetisto kaj bandestro).

Al Hirt
Persona informo
Aliaj nomoj Al (He's the King) Hirt
Naskiĝo 7-an de novembro 1922 (1922-11-07)
en Nov-Orleano
Morto 27-an de aprilo 1999 (1999-04-27) (76-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Mortokialo hepata malsano
Tombo Metairie Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Alcee Fortier High School • University of Cincinnati – College-Conservatory of Music
Okupo
Okupo trumpetisto • bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
Verkoj Honey in the Horn
TTT
Retejo http://www.alhirt.com
vdr
Al Hirt

Kiel infano, li ludis en la Plijunula Policia Bando kun la infanoj de Alcide Nunez. Ĝis la aĝo de 16 Hirt estis ludanta profesie, ofte kun lia amiko Pete Fountain.

En 1940 Hirt aliris Cincination, Ohio por studi ĉe la Cincinatia Konservatorio de Muziko kun D-ro Frank Simon (antaŭe solisto kun la orkestro de John Philip Sousa). Post periodo en la Usona Armeo dum la Dua mondmilito, HIRT ludis kun diversaj swingaj grandaj bandoj, incluzivanta Tommy Dorsey, Jimmy Dorsey, Benny Goodman, kaj Ina Rae Hutton. En 1950 li estiĝis la unua trumpeto kaj solisto kun Horace Heidt. Poste, Hirt revenis al Nova Orleano, laboronte kun diversaj diksilandaj bandoj kaj gvidonte siajn proprajn bandojn.

Jarojn malantaŭe, li diris "Mi ne estis ĵaza trumpeto kaj neniom estis ĵazo trumpeto". Spite al tio, li faris pluajn sondiskajn registraĵojn kie li demonstris kapablecon ludi en tiu stilo dum la 1950-aj jaroj, notinde kun bandĉefo Monk HAZEL. Li faris plurajn aliajn sondiskojn sub la loka etikedo Southland Records. La virtuoza lerteco kaj bona tono sur lia instrumento baldaŭ allogis la atenton de naciaj diskfirmaoj. HIRT havis 22 malsamajn diskalbumojn sur la Billboard Popaj ĉartoj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La albumoj Honey In The Horn kaj Cotton Candy estis ambaŭ en la plialtaj 10 plej vendaĵoj por 1964, la sama jaro ke HIRT havis plejaltan frapan solulon kaj lian sondisko Java, melodio de Allen Toussaint.

La sondisko de Hirt de la Flight of the Bumblebee de Nikolaj Rimskij-Korsakov estis uzata kiel la temkanto por la televida serio de la 1960-oj, The Green Hornet (La Verda Krabro), kaj denove gajnis publikan atenton en 2003 kiam ĝi estis uzata en la filmo Kill Bill.

HIRT fondis klubon sur Bourbon Street en la Franca kvartalo de Nov-Orleano en 1962, kiun li estris ĝis 1983.

En 1987 HIRT ludis solan version de Ave Maria por la vizito de Papo Johano Paŭlo la 2-a al Nov-Orleano.

HIRT mortis en Nov-Orleano de hepata fiasko. Liaj restaĵoj estis entombigantaj en Metairie Cemetery.