Aladár PEGE, hungare Pege Aladár estis mondfama hungara kontrabasisto kaj komponisto. Oni nomis lin Niccolò Paganini de kontrabaso aŭ ŝerce Pegenini.

Aladár Pege
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1939 (1939-10-08)
en Budapeŝto
Morto 23-an de septembro 2006 (2006-09-23) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz LisztBerliner Philharmoniker
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • universitata instruisto
vdr
Memortabulo pri Aladár Pege

Aladár Pege naskiĝis la 8-an de oktobro 1939 en Budapeŝto - mortis la 23-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Pege devenis el cigana muzikista familio. Li frekventis Muzikakademion de Budapeŝto, poste li plulernis en Okcidenta Berlino inter 1975-1978. Tie li ludis en orkestro de Herbert von Karajan, kiel ĉefa kontrabasisto. Lia vera kariero komenciĝis en Bled jam en 1963. Ekde 1978 li havis postenon en Muzikakademio de Budapeŝto. Li ofte gastroladis ekzemple en Montreux, Bombay. Aparte menciindas koncerto en Novjorko (Carnegie Hall), kie li kune muzikadis kun Herbie Hancock kaj li ricevis kontrabason de Charles Mingus. Li ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Li eldonis diversajn diskojn inter 1970-2001 kaj li havis diversajn taskojn en 3 filmoj.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto de 2009
  • memorkomitato ekde 2008, kiu donacas memoropremion al muzikistoj

Fontoj redakti