Aladár Rózsahelyi
RÓZSAHELYI Aladár (ro:ĵaheji) estis hungara higienisto, universitata profesoro naskita en Nagykálló la 4-an de aŭgusto 1855 kaj mortinta en Koloĵvaro la 27-an de januaro 1896.
Aladár Rózsahelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1855 en Nagykálló |
Morto | 27-an de januaro 1896 (40-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Biografio redakti
Aladár Rózsahelyi akiris diplomon de kuracisto en la Universitato de Budapeŝto en 1878. De 1877 li estis profesorasistanto en la instituto de publiksanafero de Bp.. En 1878 li partoprenis la esploradon de pestepidemio en Rusio. En 1881 li fariĝis privatprofesoro pri industria kaj fabrika sanafero, de 1883 publika ordinara profesoro pri publiksanafero en la Universitato de Koloĵvaro.
Verkoj redakti
- A baktériumokról (Bp., 1887).