Alajos Loczka [alajoŝ locka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Loczka Alajos estis hungara kemiisto, profesoro, instruisto, bibliotekisto. Lia patro estis József Loczka.

Alajos Loczka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1892 (1892-07-08)
en Budapeŝto
Morto 24-an de januaro 1972 (1972-01-24) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Loczka
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Alajos Loczka [1] naskiĝis la 8-an de julio 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de januaro 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Alajos Loczka frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914. Li batalis dum la 1-a mondmilito (li vundiĝis dufoje). Inter 1918 kaj 1921 li laboris en la universitata kemia instituto, sed li ankaŭ instruis en gimnazio en Budapeŝto inter 1919 kaj 1928, en 1935 li iĝis gimnaziestro. Li doktoriĝis en 1920 el organika kemio. En 1931 li estis nomumita privata profesoro. En la studjaro 1927 li studis en Usono la instruan sistemon helpe de stipendio. Hejmenveninta li ricevis ŝtatan postenon, ekde 1937 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. Post la 2-a mondmilito li laboris unu jaron en la Universitata Biblioteko (ELTE), poste li pensiuliĝis. Jam kiel emerito li laboris en alia biblioteko kaj laboris multe por la kemia muzeo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az alchemia története (1925)
  • Organikus kém. a reálisk. 6. o-a számára (1926) - mezlerneja lernolibro
  • A kémia-oktatás alapelvei a középfokú iskolákban (1933)
  • Szakisk. és nemzetépítés. Tanulm-ok a gazd. szakokt. köréből. (1944)
  • Kevert, összetett és nyomelemes műtrágyák (1962)
  • Tüzelőanyagelemek és felhasználásuk (1970)

Fontoj redakti