Alameda (muzikensemblo)

Alameda estas andaluza rokenrola muzik-ensemblo kun flamenka inspiro kreita fine de la 1970-aj jaroj.

Alameda
muzika grupo
Komenco 1977 vd
vdr

Historio redakti

Alameda naskiĝis en la jaro 1977-a kiam kvar studentoj finis siajn studojn en la Muzik-lernejo de Sevilo. En la jaro 1979-a aperis la unua disko de Alameda, kun tiu sama nomo, tio okazis kvar jarojn post la unua disko de la ensemblo Triana, kiu metis la bazojn de la tiel nomata andaluza rokenrolo. Malgrau esti sub la ombro de Triana, Alameda posedis propran muzikan stilon, kie la flamenko kunfandiĝis kun la rokenrolo. Tri kantaĵoj de tiu unua disko El Amanecer en el Puerto, Aires de la Alameda kaj Matices fariĝis tre popularaj inter la andaluza junularo. En la jaro 1979-a ili kunlaboris kun la granda flamenka kantisto Camarón de la Isla en lia disko La Leyenda del Tiempo.

Post la eksterordinara unua disko en la jaro 1980-a aperis la dua, Misterioso Manantial, kvankam ĝi ne estis tiel altkvalita. La tria albumo Aire Cálido de Abril aperis en la jaro 1981-a. En la jaro 1984-a aperis Noche Andaluza, kvankam tiutempe la membroj de Alameda havis malsimilajn opiniojn rilate la muzikan vojon sekvotan. Post tiu kvara disko la ensemblo malaperis.

En la jaro 1992-a ili ludis okaze de speciala koncerto dum la Universala Ekspozicio de Sevilo, aperis tiam kompil-diskoj sub la nomoj Dunas en la jaro 1994-a kaj Ilusiones en 1995-a. Ĝia lasta albumo estis Concierto Veinte Aniversario aperinta en la jaro 1999-a kun la kunlaboro de aliaj artistoj.

Membroj redakti

  • Manuel Marinelli - Klavaroj.
  • Rafael Marinelli – Klavaroj.
  • Luis Moreno - Drumoj kaj perkutado.
  • José Roca – Voĉo kaj gitaro.
  • Manuel Rosa - Basgitaro.

Diskiaro redakti

Albumoj redakti

  • 1979 - Alameda.
  • 1980 - Misterioso manantial.
  • 1981 - Aire cálido de abril.
  • 1983 - Noche andaluza.
  • 1994 - Dunas.
  • 1995 - Ilusiones.
  • 2008 - Calle arriba.

Kompilaĵoj redakti

  • 1999 - Concierto - 20 Aniversario (duobla KD koncerte).
  • 2001 - Noche andaluza y otros grandes éxitos.
  • 2003 - Todas sus grabaciones para Discos Epic / 1979-1983 (duobla KD).

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alameda (banda) en la hispana Vikipedio.