Alan B. Shepard Jr.

Alan Bartlett SHEPARD, Jr. (18-a de novembro, 192321-a de julio, 1998) (Subadmiralo, Usona Mararmeo, Emerita) estis la la unua usona kosmonaŭto en kosmo je la 5-a de majo, 1961, kvankam lia unua flugo estis nur suborbita. Li faris duan kosman flugon kiel komandanto de Apollo 14 inter la 14-a de januaro kaj la 9-a de februaro, 1971.

Alan B. Shepard Jr.
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1923 (1923-11-18)
en Derry
Morto 21-an de julio 1998 (1998-07-21) (74-jaraĝa)
en Pebble Beach
Mortokialo leŭkemio
Tombo Forest Hill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Mararmea Milita Kolegio • Admiral Farragut Academy • United States Naval Test Pilot School • Usona Mararmea Akademio • Pinkerton Academy
Familio
Patro Alan B. Shepard
Patrino Pauline Renza Shepard
Edz(in)o Louise Brewer Shepard
Infano Laura Shepard Churchley
Okupo
Okupo mararmea oficiro • kosmonaŭtopiloto • entreprenisto
vdr

Li ĉeestis la bazan kaj mezan lernejojn de East Derry en lia naskiĝurbo Derry Novhampŝiro; gajnis Bakulaŭreco de Scienco de la Usona Marmilita Akademio ĉe Annapolis (Marilando), Honora Magistreco de Artoj de Kolegio Dartmouth en 1962, Honora Doktoreco de Scienco de Miami University (Miami-a Universitato) en Oxford, Ohio en 1971, kaj Honora Doktoreco de Homartoj de Franklin Pierce College (Franklin Pierce-a Kolegio) en 1972. Li ankaŭ diplomiĝis de United States Naval Test Pilot School (Usona Marmilita Lernejo por Testaj Pilotoj) en 1951 kaj usona Naval War College (Mararmea Milita Kolegio), Newport, Rhode Island (Novhaveno, Rod-Insulo) en 1957.

Liaj rilegiaj spertoj estis en Christian Science (Kristana Scienco).

Eksteraj ligiloj redakti