Alan C. Gilmore

novzelanda astronomo

Alan C. GILMORE estas nov-zelanda astronomo.

Alan C. Gilmore
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1944 (1944-02-29) (80-jaraĝa)
en Greymouth
Ŝtataneco Nov-Zelando
Familio
Edz(in)o Pamela M. Kilmartin
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li laboras en la Universitata Observatorio de Monto John de la Universitato de Canterbury. Li estas ano de la Organizanta Komitato de la 6-a Komisiono de I.A.U., tiu, kiu zorgas pri la dissciigo de informoj pri astronomiaj malkovroj, per la ĉiam tiel nomataj "Astronomiaj Telegramoj" (kvankam tiun-ĉi komunikilon oni ne plu uzas ĉe I.A.U.)

Li kun-malkovris 40 asteroidojn, ĉiuj en kunlaboro kun Pamela M. Kilmartin. Ambaŭ estas ankaŭ aktivaj serĉantoj de kometoj.

La asteroido 2537 Gilmore[1] estas tiel nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti