Alano la 4-a (Bretonio)

Alano la Kvara de Bretonio dirata Alano Fergent aŭ Fergant (naskiĝis en ĉ. 1060, mortis la 13-an de oktobro 1119), filo de Hoel la 2-a kaj de Havoise de Bretonio, estis grafo de Kornvalo, de Rennes kaj de Nantes kaj fine Duko de Bretonio de 1084 ĝis 1112.

Alano la Kvara de Bretonio
Duko de Bretonio
Regado 13-an de Aprilo 1084 - 1112
Antaŭulo Hoel la Dua
Sekvanto Conan la Tria
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Persona informo
Naskiĝo 1060
en Kastelo de Châteaulin
Morto 13-an de Oktobro 1119
en abatejo Saint-Sauveur de Redon
Tombo Redon Abbey vd
Religio kristanismo vd
Etno Bretonoj vd
Familio
Dinastio Familio de Kornvalo
Patro Hoel la Dua
Patrino Havoise
Gefratoj Mathias II de Bretagne vd
Edz(in)o Constance of Normandy • Ermengarde of Anjou vd
Infanoj Conan la Tria
Gotfredo la Kaŝtanhara
Havoise de Bretonio
Brian FitzCount
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Genealogio de Alano la 3-a, duko de Bretonio

Biografio redakti

 
Sigelo de Alano la 4-a Fergent laŭ Dom Morice

Naskiĝinta en la kastelo de Châteaulin en ĉ. 1060, li fariĝis duko de Bretonio je la morto de sia patro en la 13-a de Aprilo 1084. Filo de Hoel la 2-a de Bretonio kaj de Havoise, li estis grafo de Kornvalo, poste grafo de Rennes, grafo de Nantes kaj fine duko de Bretonio. Li estis onidire la lasta duko, kiu parolis la bretonan lingvon.

Li devis restarigi la dukan aŭtoritatecon en la graflando de Rennes kontraŭ Gotfredo Grenonat, duonfrato de Conan la 2-a, kiun li postvenis kiel ĝismorta grafo. Ekde 1084, li konkeris Rennes-on kape de sia armeo kaj sendis Gotfredon Grenonat al Quimper, kie li mortis en la sama jaro, ebliganta al Alano akiri la titolon de grafo de Rennes. La saman jaron, li nomumis sian fidelan fraton Matias je la kapo de la graflando de Nantes kaj reprenis por si la titolon je lia morto en 1103.

En 1087[1], li edziĝis unuafoje al Konstanca de Normandio, filino de Vilhelmo la Konkeranto, kiu mortos venenita onidire de siaj servantoj, en la 13-a de Aŭgusto 1090 sen ido [1]. En 1093, li reedziĝis al Ermengarde de Anĝevio (? - 1146), filino de Foulque la 4-a le Réchin kaj nepino de Foulque Nerra.

Li preferis restadi en la bretonlingva parto de la duklando de kie li devenis kaj volonte loĝis en siaj kasteloj de Auray kaj precipe de Carnoët ne malproksime de la abatejo sankta-Kruco de Quimperlé estrata de lia onklo Binidic (Benedikto).

La trankvileco en kiu vivis la duklando ebligis al Alano Fergent respondi al la voko de Urbano la 2-a kaj, kune kun aliaj bretonaj nobeloj, kuniĝi, en la somero de 1096, al la unua krucmilito. Li restis for de Bretonio dum 5 jaroj, lasante la duklandon sub la firma aŭtoritateco de Ermengarde.

Revene de la krucmilito kaj sub la influo de sia pia edzino, Alano interesiĝis pli kaj pli pri la religiaj temoj kaj subtenis la reformon de la sekulara klerikaro kondukata de Marbode, episkopo de Rennes.

Tiu evoluo al la spiriteco ne malhelpis lin apogi la partion de la reĝo de Anglio Henriko la 1-a Beauclerc en ties konflikto kun la frato de tiu lasta, Roberto la Kurtbota, kaj li partoprenis en la batalo de Tinchebray en 1106. Li fariĝis vasalo de Henriko la 1-a kaj edzigis sian filon Conan al la natura filino de la reĝo de Anglio, Matilda.

Malsana, li abdikis en 1112 favore al Conan kaj izoliĝis en la abatejo Saint-Sauveur de Redon. Tie li mortis en la 13-a de Oktobro 1119 kaj estis entombigita.

Fergant signifas en la bretona lingvo « la perfekta bravulo » proksima al la skota dinastinomo « Fergus ».

Edziĝoj kaj idaro redakti

Alano la 4-a edziĝis en 1087 al Konstanca de Normandie, filino de Vilhelmo la Konkeranto. Tiu geedziĝo estis senida.

Li reedziĝis en 1093 al Ermengarde de Anĝevio (? - 1146) kaj ili havis tri gefilojn:

  1. Conan la 3-a, duko de Bretonio.
  2. Gotfredo la Kaŝtanhara, mortinta en Jerusalemo en 1116.
  3. Havoise de Bretonio edzino en ĉ. 1110 de Baldueno la 7-a de Flandrio.

De nekonata amorantino Alain Fergent havis ankaŭ du filojn :

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chronique de Kemperleg

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti