Alarmstange estas la nomo de 545,2 m alta monto en la mezmontaro Westerwald. Ĝi estas la plej alta altaĵo de la Montebaurer Höhe, altaĵĉeno ĉe la sudokcidenta rando de la mezmontaro. Ĝi proksimas al Horressen en la Rejnlando-Palatinata distrikto Westerwald. Kune kun la monto Köppel kaj Lippersberg la monto Alarmstange estas la centro de la altaĵĉeno, sur kiu etendiĝas la plej vasta arbara areo de la Vestervaldo.

Alarmstange
montokresto
Alteco 545,2 m
Situo apud Horressen; distrikto Westerwald, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Westerwald
Geografia situo 50° 25′ N, 7° 44′ O (mapo)50.4249722222227.7338888888889Koordinatoj: 50° 25′ N, 7° 44′ O (mapo) f4
Alarmstange (Rejnland-Palatinato)
Alarmstange (Rejnland-Palatinato)
DEC
Alarmstange
Alarmstange
Situo de Alarmstange
Map
Alarmstange
vdr
dissendoturoj sur la monto Alarmstange

Nomo redakti

Las monto ricevis sian nomon pro tio, ke en la jaro 1809 francaj soldatoj tie starigis optikan signalinstalaĵon. En postaj jaroj tie estas geodezia vertico por la unua kartografio de la Rejnlando, kiun Jean Joseph Tranchot komencis kaj Friedrich Carl Ferdinand von Müffling daŭrigis.[1]

Geografio redakti

Situo redakti

La monto Alarmstange situas en la Naturparko Nassau. La centro de la urbo Montabaur, troviĝas 7 km orientnordoriente de la pinto. La komunumo Hillscheid troviĝas 3,5 km sudokcidente de la pinto. Al orientnordoriento la pejzaĝo traniras al la 1,5 km fora monto Köppel.

Je la norda flanko fontas la rojoj „Vorderste Bach“ kaj „Hinterste Bach“ kiel fontrojoj de la Brexbach kaj sur la suda deklivo la rojo Biebrichsbach kiel fontrojo de la Stadtbachs. Sude fontas la Wolfsborn, estante fonto de la malgranda „Wolfsgraben“ kaj la „Alsbach“. Ambaŭ fontrojoj fluas en la rivereton Kalterbach. Sur la okcidenta deklivo situas la fonto de la Feisternachtbach (Kühlbach).

Referencoj redakti

  1. Alarmstange und Köppel in Köppel, auf ich-geh-wandern.de

Vidu ankaŭ redakti