Alaskan Independence Party

politika partio en Usono

La Alaskan Independence Party (Alaska Sendependeca Partio) estas politika partio en la usona ŝtato de Alasko. La partio voke serĉas ŝtatvoton, kiu inkluzivas multajn opciojn, ekzemple plialtigitan ŝtataŭtonomion kaj malfideliĝon de Usono kaj, sed se la malfideliĝklopodo malsukcesas, plialtigitan Alaskan regadon de Alaska lando, pafilrajtojn, privatigadon, dominstruadon, kaj redukton de registara entrudo en la privatajn vivojn de ĝiaj civitanoj laŭ la fondigantaj dokumentoj de Usono. La partio aperas sur la baloto en Alasko en ĉiuj ŝtatelektoj ekde 1970.

Alaska Sendependea Partio
Alaskan Independence Party
partio
Lando  Usono
Fondintoj on
Ideologio separismo, dekstra liberecismo, prakonservismo, socia konservativismo
Retejo www.akip.org
vdr

Alitempe, partimembroj proponis, ke la ŝtato esploru la eblecon de kuniĝi kun Kanado. Aliaj membroj kontraŭis kuniĝi kun Kanado en ĝia nuna formo sed estas malfermitaj al la ebleco de kuniĝi kun sendependa Okcidenta Kanada ŝtato, kiu konsistus de la Teritorioj Jukon kaj Nordokcidenta. Nenia ebleco estas proponita en la nuna platformo de la partio.

Ĉe la nacia nivelo, la partio filiiĝas kun la konservativa Konstitucia Partio.

Todd Palin, la edzo de la usona vicprezidanta kandidato de la Respublikana Partio, Sarah Palin, estis membro de ĉi tiu partio de 1995 al 2002.

Eksteraj ligiloj redakti