Alban Berg

aŭstra komponisto

Alban Maria Johannes BERG (naskiĝis je la 19-a de februaro 1885 en Vieno, Aŭstrio, mortis je la 24-a de decembro 1935, ankaŭ en Vieno) estis komponisto. Li estis membro de la Dua Viena Skolo kune kun Arnold Schönberg kaj Anton Webern, produktanta verkojn kiuj kombinis la romantikismon de Mahler kun la dekdu-tona tekniko de Schönberg.

Alban Berg
Persona informo
Naskonomo Albano Maria Johannes Berg
Naskiĝo 9-an de februaro 1885 (1885-02-09)
en Vieno
Morto 24-an de decembro 1935 (1935-12-24) (50-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo sepso
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco CislajtioAŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Memorigilo Alban Berg
Familio
Frat(in)o Smaragda Eger-Berg
Edz(in)o Helene Berg
Okupo
Okupo komponistopianistomuzikisto • libretisto
Verkoj Three Pieces for Orchestra
Wozzeck
Lulu
Violin Concerto
vdr
Alban Berg

Vivo kaj verko redakti

Berg estis la tria el kvar infanoj de Johanna kaj Conrad Berg. Lia familio vivis tre komforte ĝis la morto de lia patro en 1900.

En lia infanaĝo, la literaturo interesis lin pli ol la muziko, kaj li komencis lerni muzikon kaj komponi nur kiam li estis dekkvin-jara. Li havis tre malgrandan formalan muzikan instruadon ĝis li komencis sesjaran periodon de studado kun Arnold Schönberg de oktobro 1904 al 1911, studante kontrapunkton, muzikan teorion kaj harmonion; de 1906 li koncentriĝis pri siaj muzikaj studoj tuttempe, kaj de 1907 li ekis viziti komponadajn lecionojn. Inter lia komponaĵoj sub Schönberg estis kvin pianaj sonatoj kaj variaj kantoj, inkluzive de liaj Sep fruaj kantoj (Sieben frühe Lieder), tri de kiuj estis la unua publike ludata verko de Berg en koncerto prezentanta la muzikon de la lernantoj de Schönberg en Vieno en tiu ĉi sama jaro.

Tiuj fruaj komponaĵoj malkaŝas progreson de Berg kiel komponisto sub la instruado de Schönberg. La frua sonataj tratoj fine kulminis en la Piana Sonato Op. 1 (19078). Kiam konsideriĝas esti lia "grandiganta komponaĵo", ĝi estas unu de la plej eksterordinaraj Op. 1 ĉiam verkiĝis de ĉiu komponisto. Schönberg ege influis lin dum lia tuta vivo. Berg ne sole tre admiris lin kel komponisto kaj mentoro, sed ili restis intimaj amikoj dum la resto de ilia vivo. Multaj homoj kredas ke Berg ankaŭ vidis lin kiel anstataŭa patro, konsiderante la junan aĝon de Berg je la morto de lia patro.

Grava ideo de Schönberg en lia instruado estis, kio malfrue koniĝas kiel disvolviganta vario, kio diras ke la unueco de verko dependas sur tutaj aspektoj de la komponaĵo estanta derivata el sola baza ideo. Berg pasigis tiun ideon al unu de liaj lernantoj, Theodor Adorno, kiu diras, "La ĉefa principo de li transdonita estis tiu de variado: ĉio estis supoiĝanta disvolvi el io alia kaj ankoraŭ esti esence malsama." La Sonato estas striking ekzemplo de la eksekutado de tiu ideo — la tuta componaĵo povas deriviĝanta el la ekada kvarta ĝesturo kaj el la ekada frazo.

Berg estis parto de la kultura elito de Vieno dum la periodo de fin de siècle. En lia rondo troviĝis la muzikistoj Alexander von Zemlinsky kaj Franz Schreker, pentristo Gustav Klimt, verkisto kaj satiristo Karl Kraus, arkitekto Adolf Loos kaj poeto Peter Altenberg. En 1906, Berg konatiĝis kun Helene Nahowski, kantistino kaj filino de riĉa familio, kaj spite de la ekstera malamikeco de ŝia familio, ili geedziĝis je la 3-a de majo 1911.

En 1913, Kvin kantoj je teksto de bild-poŝtkartoj far' Peter Altenberg de Berg ludiĝis en Vieno. La verko kaŭzis tumulton, kaj la ludado devis esti haltigita: kompleta ludado de la verko ne okazis ĝis 1952.

De 1915 ĝis 1918, li servis en la Aŭstria Armeo. Dum periodo de forpermeso en 1917 li verkis lian unuan operon, Wozzeck. Post la Unua mondmilito, li setlis denove en Vieno kie li donis privatajn muzikajn lecionojn. Unu de liaj lernantoj estis Hanns Eisler. Li ankaŭ helpis Schönberg fondi la Societo por Privataj Muzikaj Ludadoj—kiu patronis novajn verkojn de talentitaj junaj komponistoj.

La ludado en 1924 de tri elĉerpaĵoj el Wozzeck estis lia unua publika sukceso. Berg kompletigis Wozzeck en 1922 (? ĉu pli frue ?). Ĝi ne ludiĝis en sia kompleteco ĝis ludado kondukata de Erich Kleiber en 1925. La opero nun vidiĝas kiel unu de liaj plej gravaj verkoj; malfrua opero, ankaŭ kritike aklamata, Lulu, estis nekompleta je lia morto.

Berg estas probable plej bone konata pro sia Violina koncerto, kiu, simile al granda parto de lia verko, kombinas atonalecon kun tonalaj pasejoj, kaj uzas la dudek tonan teknikon en maniero kiel admisi harmoniojn memoriga pri Wagner. Aliaj bone konataj Berg-komponaĵoj inkluzivas la Lyric Suite (konsiderata esti granda influo sur la String Quartet No. 3 de Béla Bartok) kaj la Ĉambra Koncerto por violino, piano kaj 13 blovinstrumentoj.

Berg mortis je la Kristnaska vespero de 1935, en Vieno, pro sanga venenado kaŭzita de insekta mordo.

Eksteraj ligiloj redakti