La Albana Princlando temas pri mallongdaŭra monarkio en Albanio, regita de Vilhelmo, Princo de Albanio kaj pri la ŝtato post la Unua Mondmilito, ĝis la forigo de la monarkio en 1925, kiam Albanio estis deklarita respubliko.

Albana Princlando
21-a de februaro 1914 – 31-a de januaro 1925

historia lando • princlandosuverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Princlando estis establita la 21-an de februaro 1914. Albanio estis sub otomana regado ekde proksimume 1478 ĝis la Traktato de Londono en majo 1913, kiam la Grandaj Potencoj agnoskis la sendependecon de Albanio. La Grandaj Potencoj elektis la princon Vilhelmo de Wied [vi:d], nevo de la reĝino Elizabeto de Rumanio, por iĝi la reganto de la lastatempe sendependa Albanio.

Formala oferto estis donita de 18 albanaj delegitoj reprezentantaj la 18 distriktojn de Albanio la 21-an de februaro 1914, oferto kiun li akceptis. Ekster Albanio Vilhelmo estis princo, sed en Albanio li estis konata kiel Mbret (reĝo). La unua registaro sub la regado de la Domo de Wied estis speco de "princa reĝkonsilio" pro ties membroj, kiuj estis reprezentantoj de la albana nobelaro: princo Turhan Pasha Përmeti, iama guberniestro de Kreto kaj ambasadoro de la Otomana Imperio en Sankt-Peterburgo, Aziz Pasha Vrioni, princo Bib Doda de Gjomarkaj-Mirdita, princo Essad Pasha Toptani, princo Georges Adamidi-bejo Frasheri (Frachery), Mihal Turtulli, bejo Koritza, ktp.

La princo Vilhelmo atingis Albanion ĉe ĝia provizora ĉefurbo Durrës, la 7-an de marto 1914 kune kun la reĝa familio. La sekureco de Albanio estis disponigata de Internacia Ĝendarmaro ordonita de nederlandaj oficiroj. Vilhelmo forlasis Albanion la 3-an de septembro 1914, pro tutislama ribelo ekigita de Essad Paŝao kaj poste transprenita de Haĝi Kamil, la armea komandanto de la Albana Islama Emirlando, centrita en Tirano. Tamen li neniam rezignis je la trono.