Albert AYLER (n. la 13-an de julio 1936 - m. la 25-an de novembro 1970) estis usona avangarda ĵaza saksofonisto, kantisto kaj komponisto.

Albert Ayler
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1936 (1936-07-13)
en Klevlando
Morto 25-an de novembro 1970 (1970-11-25) (34-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo drono
Tombo Highland Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater John Adams High School
Familio
Frat(in)o Donald Ayler
Okupo
Okupo saksofonisto • komponisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.ayler.org/
vdr

Post frua sperto ludanta R&B kaj bibopo, Ayler komencis registri muzikon dum la libera ĵaza epoko de la 1960-aj jaroj. Tamen iuj kritikistoj argumentas, ke dum la stilo de Ayler estas nediskuteble originala kaj neortodoksa, ĝi ne aliĝas al la ĝenerale akceptita kritika kompreno de libera ĵazo. Fakte, la stilo de Ayler malfacile klasifikeblas iel ajn, kaj ĝi elvokis nekredeble fortajn kaj malsamajn reagojn de kritikistoj kaj sekvantoj. Liaj novigoj inspiris postajn ĵazmuzikistojn.