Grafo Albert Gyulay [djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Albert (naskiĝis la 12-an de septembro 1766 en Buda, mortis la 17-an de aprilo 1836 en Pest (urbo)) estis hungara-aŭstra oficiro.[1]

Albert Gyulay
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1766 (1766-09-12)
en Buda
Morto 17-an de aprilo 1836 (1836-04-17) (69-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sámuel Gyulay
Frat(in)o Ignác Gyulay
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti kaj nádaskai. Lia patro estis Sámuel Gyulay (generalo), lia frato estis Ignác Gyulay.

Biografio redakti

Albert Gyulay iĝis kadeto en armeo de Habsburgoj. En 1789 li partoprenis kiel kapitano en militiro kontraŭ la turkoj. Li partoprenis en okupo de Beogrado, poste li ricevis premion. En 1793 li batalis kontraŭ revoluciuloj de Francio, poste li iĝis majoro. En 1799 li batalis kontraŭ Napoleono Bonaparte en Italio, en la sekva jaro jam en Hungarlando. En 1808 li atingis la rangon generalo. Post jaroj li retiriĝis. Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Fontoj redakti