Albert Leo Schlageter

Albert Leo SCHLAGETER (naskiĝinta en la 12-a de aŭgusto 1894 en Schönau im Schwarzwald, mortinta en la 26-a de majo 1923 sur la Golzheim-erikejo proksime de Düsseldorf) estis germana batalanto en Liberaj korpusoj kaj - por multaj - naciaj heroo.

Albert Leo Schlageter
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1894 (1894-08-12)
en Schönau im Schwarzwald
Morto 26-an de majo 1923 (1923-05-26) (28-jaraĝa)
en Golzheim
Mortokialo pafvundo
Tombo Schönau im Schwarzwald
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo militistooficirosoldato
vdr
Schlageter en uniformo, ĉ. 1918.

Vivo redakti

La filo de piecaj kamparanoj studu teologion: anstataŭe li travivis post la abiturienta ekzameno ekde decembro 1914 la terurojn de la okcidenta fronto dum la Unua mondmilito kaj dekoraciitis per la Fera kruco. Reveninte li ekstudis en Freiburg im Breisgau teologion, poste nacian ekonomion kaj partoprenis jam dum printempo 1919 batalon en Baltio. Li post tio kontinue aperis tie, kie nacie konsciaj liberaj korpusoj kontraŭstaris atakojn de demokratoj, komunistoj kaj ribeluloj: ekz. en 1920 ĉe Puĉo de Kapp; dum la laborista leviĝo en la Ruhr-regiono; 1921 en Supra Silezio.

Poste li agadis kiel spiono en Dancigo kaj kiel komercisto en Berlino. Ĉu li tie aliĝis en aŭgusto 1922 al NSDAP ne klaras. Post la malprudenta okupo de la Ruhr-regiono fare de francaj kaj belgaj trupoj en januaro 1923 Schlageter membriĝis al Organizo Heinz kiu - krom oficialaj alvokoj al pasiva rezisto - faras aktive sabotadon (kun aprobo de kelkaj germanaj ŝtataj oficejoj).

Persekutite redakti

Post atenco kontraŭ la Rejno-ponto de Kalkum en la 15-a de marto 1923 la francoj ekigis lian persekuton. Jam post tri semajnoj li estis arestita kaj mortkondamnita je la 9-a de majo.

La ekzekuto estis tro dura paŝo kaj kreis martiron, farante lian nomon konata tutnacie. Laŭdas lin politike tre diversaj grupoj, ĉar la okupo franca ĝenerale taksitis nejusta: admirantoj estis ekz. Karl Radek, kanceliero Wilhelm Cuno, Artur Moeller van den Bruck, Martin Heidegger.

 
Memorŝtono sur Hanskühnenburg, forigita en 2013.

Kultfiguro redakti

Jam dum la Vajmara Respubliko iĝis mortokulto ĉirkaŭ li kun monumentoj (sume ĉ. 100), festoj, romanoj, poemoj ktp. Finfine la nazioj uzis lian nomon por sia propagando, kvankam Adolf Hitler mem ne estos ŝatinta la batalon kontraŭ la okupantoj en Ruhr-regiono. En 1933 estis premiero de dramo de Hanns Johst, kiu konsideris Schlageter kiel unuan soldaton de la Tria regno. Ekde tiam Schlageter plenumis ene de nacisocialismaj kultoj la gravan ligon inter la Unua mondmilito kaj la nacisocialisma tempo.

Vere, Schlageter mem estis tamen nur tipa reprezentanto de generacio kiu iĝis radikala pro milito kaj revolucio kune kun aventuremo ne malofte trovebla ĉe junaj personoj.

Literaturo redakti

  • Jay W. Baird: „The Martyrdom of Albert Leo Schlageter“. En:„To Die for Germany: Heroes in the Nazi Pantheon“, Indiana University Press, 1992, ISBN 978-0-253-20757-9, p. 13-40.
  • Manfred Franke: Albert Leo Schlageter. Der erste Soldat des 3. Reiches. Die Entmythologisierung eines Helden. Prometh, Köln 1980, ISBN 3-922009-38-7.
  • Ludwig Hügen: War Albert Leo Schlageter im März 1923 in Schiefbahn? Heimatbuch des Kreises Viersen, Band 48. eld. Oberkreisdirektor Viersen. Viersen 1997, p. 206–210.
  • Friedrich Georg Jünger, Albert Leo Schlageter, in: Ernst Jünger (eld.), Die Unvergessenen, München 1928, p. 302-311 (Im Bestand Deutsches Literaturarchiv)
  • Michael Knauff: Das Schlageter-Nationaldenkmal auf der Golzheimer Heide in Düsseldorf. En: Geschichte im Westen. Heft 2, 1995, p. 198ff.
  • Joachim Kuropka: Schlageter und das Oldenburger Münsterland 1923/1933. Ein Markstein auf dem Weg zur Revolution des Nihilismus. En: Jahrbuch für das Oldenburger Münsterland. 1984, p. 85–98.
  • Klaus Pabst, Der Ruhrkampf, in: Walter Först (eld.), Zwischen Ruhrkampf und Wiederaufbau (Beiträge zur neueren Landesgeschichte des Rheinlandes und Westfalens, Bd. 5), Köln/Berlin 1972 (Sonderausgabe für die Landeszentrale für politische Bildung des Landes Nordrhein-Westfalen), p. 11-50.
  • Matthias Sprenger, Landsknechte auf dem Weg ins Dritte Reich? Zu Genese und Wandel des Freikorpsmythos, Paderborn u. a. 2008.
  • Stefan Zwicker: Albert Leo Schlageter - eine Symbolfigur des deutschen Nationalismus zwischen den Weltkriegen. En: Bernard Linek (eld.): Nacjonalizm a tożsamość narodowa w Europie Środkowo-Wschodniej w XiX i XX w.. Opole 2000, p. 199-214. (Sammelband im Volltext auf Osteuropa-Dokumente online)
  • Stefan Zwicker: „Nationale Märtyrer“: Albert Leo Schlageter und Julius Fučík. Heldenkult, Propaganda und Erinnerungskultur. (Sammlung Schöningh zur Geschichte und Gegenwart) Schöningh, Paderborn 2006, ISBN 978-3-506-72936-1. (Surrete)
  • Paul Rothmund: Albert Leo Schlageter 1923 – 1983. En: Das Markgräflerland Heft 2/1983, p. 3–36

Fonto redakti

Biografio ĉe NDB.]

Eksteraj ligiloj redakti