Albert Paddock Crary (1911–1987), estis pionira polusa geofizikisto kaj glaciologo. Li estis la unua persono kiu piediris sur kaj la Norda kaj la Suda Polusoj, nome en la Norda Poluso la 3an de majo 1952 (kun Joseph O. Fletcher kaj William P. Benedict) kaj poste en la Suda Poluso la 12an de februaro 1961 kiel estro de teamo de ok.[1] La ekspedicio al la Suda Poluso eliris el la stacio McMurdo la 10an de decembro, 1960, uzante tri snowcat. Crary estis la sepa ekspediciestro kiu alvenis al la Suda Poluso per surfaca transportado (la ses aliaj antaŭ li estis sinsekve Amundsen, Scott, Hillary, Fuchs, Rusia ekspedicio en 1959/60 el Bazo Vostok, kaj Antero Havola).[2] Li estis amplekse admirita pro sia scienca kapablo, lerteco kaj kiel granda administranto por polusaj esplorekspedicioj.[3]

Albert P. Crary
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1911 (1911-07-25)
en Usono
Morto 29-an de oktobro 1987 (1987-10-29) (76-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Lehigh • St. Lawrence University
Okupo
Okupo glaci-sciencisto • terfizikisto
vdr
Crary kaj sia teamo ĉe la Norda Poluso en 1952

Referencoj redakti

  1. de Q. Robin, Gordon (Novembro 1987). Obituary. Cambridge Journals.
  2. Brown, Michelle (28a de novembro 2011) Welcome to Crary. PolarTREC Journal. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-09-13.
  3. Staff (Januaro 1989). Albert Paddock Crary. Arctic Institute of North America - University of Calgary. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-09-13.

Eksteraj ligiloj redakti