Albert Soboul

franca historiisto

Albert Marius SOBOUL (Ammi Musa (proksime de Mostaganem), Franca Alĝerio, 27a de aprilo 1914 - Nimes, Francio, 11a de septembro 1982) estis franca historiisto, fakulo pri la periodo de la Franca Revolucio.

Albert Soboul
Persona informo
Albert Soboul
Naskiĝo 27-an de aprilo 1914 (1914-04-27)
en Ammi Moussa
Morto 11-an de septembro 1982 (1982-09-11) (68-jaraĝa)
en Nimo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de ParizoLiceo Henri-IV vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Profesio
Alia nomo Pierre Dérocles • Jules Leverrier vd
Okupo historiisto • membro de Franca rezistado vd
Laborkampo Franca revolucio de 1789 vd
Aktiva en Francio vd
Doktoreca konsilisto Georges Lefebvre vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Orfo, li estis edukita en Nimes, zorge de klera onklino, kaj poste studis en la Sorbono, kie li prezentis studon pri la revoluciulo Louis de Saint-Just, nome Les idées politiques et sociales de Saint-Just, kiun li publikigis en 1937 sub la pseŭdonimo Pierre Derocles, nome familinomo de sia patrinflanka avino. Pro komunismemo kaj kontraŭfaŝisma engaĝgo tiuepoke, li publikigis siajn unuajn verkojn sub tiu pseŭdonimo kaj tiu de Jules Leverrier. En 1938, li aprobis la ekzamenojn por instruistiĝi.

Li aliĝis en 1939 al la Franca Komunista Partio kies membro li estis sian tutan vivon. Samjare li estis soldatigita pro la komenco de la Dua Mondmilito, sed li ne eniris en batalo. Li estis malsoldatigita en 1940 kaj nomumita instruisto en la mezlernejo de Montpellier, kie li partoprenis en la unuaj agadoj de la Franca Rezistado tra la Nacia Fronto de Studentoj, kiun li kun-organizis en la sudo de Francio. Li estis forigita de la nacia eduksistemo en julio 1942.

Post la Liberigo en 1945, Soboul realiĝis al sia posteno de instruisto en la mezlernejo de Montpellier. Tie li partoprenis en la Komitato Francio-Hispanio (helpe al hispanaj ekzilitoj post la Hispana Enlanda Milito) kaj kreis popolan universitaton. Estis nomumita poste instruisto en la mezlernejo Marcelin-Berthelot de Saint-Maur-des-Fossés, apud Parizo, kaj poste en la mezlernejo Henri IV de Parizo. Soboul ekamikiĝis kun la elstara historiisto Georges Lefebvre kaj preparis, sub lia direktorado, sian disertacion pri Les sans-culottes parisiens en l'an II, publikigita en 1958. En 1959 li estis nomumita kunprezidanto de la «Société des études robespierristes», kun sidejo en Sorbono, kaj vicprezidanto de la revuo Annales historiques de la Révolution française. Soboul aliĝis al la Université Blaise Pascal de Clermont-Ferrand en 1962, kaj en 1967 li akiris la katedron de «Historio de la Franca Revolucio» en la Sorbono kie li direktoris sian «Instituton de historio de la Franca Revolucio». Li organizis doktorigajn kursojn por multaj estontaj historiistoj de la Franca Revolucio.

Dum la venontaj jaroj, li publikigis nombrajn prihistoriajn verkojn kiel La Civilisation et la Révolution française, kaj kiel esploristoj li organizis kaj partoprenis en internaciajn parolrondojn, kaj en Francio kaj eksterlande, kaj oni tradukis multajn de liaj esploroj. Ekzemple pri Babeuf kaj la problemoj de babeufismo organizita en Stokholmo en 1960, li kunlaboris, kun du historiistoj, por la unua eldono de la kompletaj verkoj de Babeuf. Li reeldonis faksimile verkojn de Anacharsis Cloots, de Camille Desmoulins kaj de la abato Grégoire.

Kontribuo redakti

Soboul apartenis al la historiografia marksisma tendenco, en la linio de historiistoj kiel Jean Jaurès, Albert Mathiez kaj Georges Lefebvre. En la 1950-aj jaroj, diskonsentis de la historiistoj Robert Palmer kaj Jacques Godechot, kies lastaj esploroj metis la francan revolucion en la kadron de serio de okcidentaj revolucioj, kiuj ekis dum la Usona Milito de Sendependeco kaj atingis Francion inter 1787 kaj 1789. La debato estis markita de la tiama politika kunteksto, nome la Malvarma Milito.

El la 1960-aj jaroj, la polemiko centriĝis en la soci-politika interpretado de la Franca Revolucio fare de la reviziisma historiisto Alfred Cobban en lia verko The Social Interpretation of the French Revolution (Kembriĝo, 1964) (reprenita poste fare de la historiisto William Doyle), kiu havis ioman rezulton en la gazetaro. Iliaj verkoj asertas, ke la Franca Revolucio estis nek sociaj nek ekonomian sed politikan, kaj kiu estis nek kontraŭfeŭda nek burĝa revolucio. Soboul refutis tion ofte, partikulare en sia artikolo L'historiographie classique de la Révolution française, publikigita en 1974. En la 1970-aj 1980-aj jaroj li kontraŭis tiun novan tendencon post la publikigo en 1965 de La Révolution française fare de François Furet kaj Denis Richet kaj de Penser la Révolution de François Furet en 1978, al kiuj Soboul respondis per la publikigo en 1981 de Comprendre la Révolution. Problèmes politiques de la Révolution française.

Verkoj redakti

  • (kiel Pierre Dérocles), Saint-Just: ses idées politiques et sociales, Parizo, Éditions Sociales Internationales, col. Problèmes, 1937, 173 p.
  • (kiel Jules Leverrier), La Naissance de l'Armée nationale, 1789-1794, Parizo, Éditions Sociales Internationales, col. Problèmes, 1939, 196 p.
  • L'an I de la liberté: étude historique, textes originaux, París, Éditions Sociales Internationales, julio de 1939, 302 p.
  • L'Armée nationale sous la Révolution, 1789-1794, Éditions France d'abord, 1945.
  • La Révolution française, 1789-1799, Éditions sociales, 1948.
  • Les Sans-Culottes parisiens en l'An II. Mouvement populaire et gouvernement révolutionnaire : 2 juin 1793 - 9 thermidor an II, París, Éditions Librairie Clavreuil, 1958 (1962), 1168 p.
  • Histoire de la Révolution française, 2 volumoj, Éditions sociales, 1962.
  • La Révolution française. Que sais-je?. Parizo: Presses Universitaires de France. 1965.
  • Le Procès de Louis XVI, Parizo, Julliard, 1966, 267 p.
  • Le Directoire et le consulat, PUF, kol. Que sais-je ?, 1967, 126 p.
  • La Première République : 1792-1804, París, Calmann-Lévy, 1968, 365 p.
  • La Civilisation et la Révolution française: La crise de l'ancien régime (prefaco de Raymond Bloch), t. I, Parizo, Éditions Arthaud, kol. « Les grandes civilisations » (no 10), majo de 1970 (20a de julio 1978), 642 p. (ISBN 978-2-7003-0199-1)
  • 1789, l'an un de la liberté, Éditions sociales, 1973, 351 p.
  • Précis d'histoire de la Révolution française, París, Éditions Sociales, 15a de aprilo 1975, 532 p.
  • Comprendre la révolution, kompilo, Parizo, Maspero, 1981.
  • La Civilisation et la Révolution française : La Révolution française (prefaco de Raymond Bloch), t. II, Parizo, Éditions Arthaud, col. «Les grandes civilisations» (no 18), 10a de septembro 1982, 552 p. (ISBN 978-2-7003-0394-0)
  • La Civilisation et la Révolution française: La France Napoléonienne (prefaco de Raymond Bloch), t. III, Parizo, Éditions Arthaud, col. «Les grandes civilisations» (no 19), 15a de novembro 1983, 490 p. (ISBN 978-2-7003-0395-7)
  • Problèmes paysans de la Révolution (1789-1848), París, Maspero, 1983 (La Découverte, 2001, 442 p.).
  • La Révolution française, Gallimard, 1984 (PUF, Quadrige, 2005, 121 p.).
  • Portraits de révolutionnaires, Messidor, 1986, 312 p.
  • Dictionnaire historique de la Révolution française, Parizo, Presses universitaires de France, 1a de junio 1989 (24a de januaro 2005), 1184 p. (ISBN 978-2-13-042522-9 ISBN 978-2-13-053605-5)
  • La Maison rurale française, Parizo, Comité des travaux historiques et scientifiques, 1995, 171 p.

Bibliografio redakti