Albert Speer

germana arkitekto kaj nazia ministro

Albert SPEER (n. 19-an de marto 1905, Mannheim, Baden, Germanio - m. 1-an de septembro 1981, Londono, Britio) estis germana arkitekto kaj nazia oficisto, ĉefarkitekto de Adolf Hitler (1933–45) kaj ministro pri armado kaj munici-prizorgo (1942–45). Li estis kondamnita en la Nurenberga proceso.

Albert Speer
Persona informo
Albert Speet
Naskonomo Berthold Konrad Hermann Albert Speer
Naskiĝo 19-an de marto 1905 (1905-03-19)
en Mannheim,  Germanio
Morto 1-an de septembro 1981 (1981-09-01) (76-jaraĝa)
en Londono
Mortis per apopleksio vd
Tombo Bergfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Teknologia Universitato BerlinoTeknologia Universitato MunkenoKarlsruhea Instituto de Teknologio • Helmholtz-Gymnasium Heidelberg vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Subskribo Albert Speer
Familio
Patro Albert Friedrich Speer vd
Edz(in)o Margarete Weber vd
Infanoj Albert Speer • Hilde Schramm • Margret Nissen vd
Profesio
Okupo politikistoarkitekto • aŭtobiografo • inĝenierourbanizistoscenaristo vd
Aktiva en BerlinoMannheimBerlino vd
Verkado
Verkoj Deutsches Stadion ❦
Nazia kongresejo ❦
Cathedral of light ❦
Neue Reichskanzlei ❦
Q21235814 ❦
Olimpika stadiono de Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en teknikaj universitatoj de Karlsruhe, München kaj Berlino kaj ricevis funkcian permeson kiel arkitekto en 1927. Li aŭdis parolon de Hitler fine de 1930 dum Berlina grand-asembleo kaj fervore aliĝis al la nazia parto en januaro de 1931.

Oni kondamnis lin al 20jara prizono en Nurenbergo, la puno realiĝis ĉe la prizono de Spandau komplete. Post lia liberiĝo en 1966, li verkis kelkajn librojn (ĉe la prizono restis nure unu prizonulo, Rudolf Heß).

  • Erinnerungen (1969) Memoroj
  • Spandauer Tagebücher (1975) Taglibroj de Spandau
  • Der Sklavenstaat (1981) La sklava ŝtato