Albert von Bamberg

Eduard Heinrich Albert von Bamberg (naskiĝinta en la 6-a de majo 1844 en Rudolstadt, mortinta en la 24-a de januaro 1910 en Gotha) estis germana klasika filologo kaj gimnaziestro en Eberswalde (1878–1883) kaj Gotha (1883–1910).

Albert von Bamberg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1844 (1844-05-06)
en Rudolstadt
Morto 24-an de januaro 1910 (1910-01-24) (65-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto
vdr
Tomboŝtono de Bamberg sur la Ĉeftombejo de Gotha.

Vivo redakti

Studenta vivo redakti

Estante filo de la juristo kaj registarkonsilisto Günther von Bamberg (1814–1868), Albert frekventis la gimnazion de sia naskiĝurbo kaj ekstudentis poste ĉe la universitato de Göttingen por la fakoj teologio kaj filologio ĉe Ernst Curtius kaj Hermann Sauppe).

Poste li ŝanĝis la studlokon kaj iris al Bonno kie influis lin Otto Jahn kaj aparte Friedrich Wilhelm Ritschl. De li estis ankaŭ la instigo je disertacio pri du manuskriptoj de Aristofano el Raveno kaj Venecio; danke al tio li doktoriĝis en la 1865-a jaro (De Ravennate et Veneto Aristophanis codicibus, Leipzig 1865). Dediĉis li la tezon al sia patro.

Instruista deĵorado redakti

Poste Bamberg deĵoris kiel gimnazia instruisto en Berlino. En 1878 li iris al Eberswalde, kie li nomumitis lernejestro ĉe ĵus fondita publika gimnazio. Li organizis la tuton kaj post 5 jaroj la unuaj lernantoj trapasis la abiturientan ekzamenon. En 1883 li iĝis direktoro ĉe la tradiciriĉa gimnazio Ernestinum en Gotha kie li laboris kaj esploris ĝismorte. Samloke li subtenis ankaŭ la ligon Evangelischer Bund kaj la ideon unuigi ĉiujn germanajn landajn ekleziojn. Bamberg krome estis prezidanto de la ĉefa societo de Deutsch-Evangelischer Bund por la Duklando Gotha kaj ekde 1899 membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto. Por liaj meritoj li nomumitis en 1902 Sekreta supera lerneja konsilisto kaj ricevis en 1905 omaĝan festlibron.

Lia morto en 1910 estis pro apopleksio kaj tute neatendita. Multaj homoj sekvis lian ĉerkon al la tombejo kaj la abiturienta festo en la 23.3.1910 faris en lia honoro. Liaj postlasitaĵo troviĝas en la Esplorbiblioteko de Gotha.

Graveco redakti

Krom okupiĝo kun teksteldonado de Aristofano menciindas ankaŭ liaj esploroj pri Homero, la homeraj morfologio, la helena vortfarado kaj la malnovgreka sintakso. Inter la dialogoj de Platonoj interesis lin science i.a. Kriton, Lavhes kaj Euthyphron.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albert von Bamberg en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti