Alberto Granado Romero estas sciencisto kaj verkisto argentina, naskiĝinta la 8-a de aŭgusto de 1922 en Hernando, Córdoba, Argentino - mortis 5-an de marto 2011. Filo de Dionisio T. Granado kaj Adelina Jiménez Romero.

Alberto Granado
Alberto Granado en Mérida, Venezuelo
Alberto Granado en Mérida, Venezuelo
Persona informo
Alberto Granado
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1922 (1922-08-08)
en Hernando, Córdoba
Morto 5-an de marto 2011 (2011-03-05) (88-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Profesio
Okupo sciencistoverkistoscenaristoapotekistokuracisto vd
Laborkampo biokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis Biokemion, Farmacion, Natursciencon, kaj kiam li estis tridekjaraĝa, decidis ekveturi tra tuta Latinameriko kun sia amiko Ernesto "Che" Guevara. La survoja observado de la senĉesaj mizeroj de la plej malsupraj tavoloj ege efikis sur la modladon de la politika penso de ambaŭ junuloj kaj eĉ sur la historion de la dua duono de la 20a jarcento.

Tiu veturado estis filmigita kiel Diarios de motocicleta, de Walter Salles (2004). En tiu filmo eblas aŭskulti la veran voĉon de Granado, en la aktualo, rakontante kelkajn anekdotojn de la historia veturado.

Post la venko de la revoluciuloj estrataj de Fidel Castro li translokiĝis en Kubon, kie li loĝis ĝis sia morto, kaj kunlaboris kun sia amiko Che en la preparo de gerilo en la argentina provinco de Salta, kie esploris kaj rekrutis kelkajn de la estontaj gerilanoj, kiuj formos la organizon de la Ejército Guerrillero del Pueblo (E.G.P.) kiu insurekciis armite en 1963.