Alberto Rodríguez de Lista y Aragón (Sevilo, 15-a de oktobro de 1775 - Sevilo, 5-a de oktobro de 1848), estis matematikisto, poeto, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto hispana.

Alberto Lista
Persona informo
Alberto Lista
Naskonomo Alberto Rodríguez de Lista y Aragón
Naskiĝo 15-an de oktobro 1775 (1775-10-15)
en Sevilo
Morto 5-an de oktobro 1848 (1848-10-05) (72-jaraĝa)
en Sevilo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Subskribo Alberto Lista
Profesio
Okupo matematikisto • poeto • verkisto • literaturkritikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de Francisco Rodríguez de Lista kaj de Paula Aragón, posedantoj de fabriko de silkaj toloj en la sevila kvartalo Triana, estis inteligenta lernanto de matematiko kaj beletroj; studis en la Universitato de Sevilo Filozofion kaj Teologion krom Matematikon, el kio li profesoris.

Li pastriĝis en 1803; kunlaboris kiel poeto en El Correo Literario y Económico de Sevilla (1803-1808) kaj influis sur li forte la homamaj ideoj de la Klerismo, pro kio li iĝis entuziasma defendanto de la Grafo Floridablanka; kvankam li kantis entuziasme por la partio kontraŭnapoleona en La victoria de Bailén (la venko de Bailén) kaj redaktoris la Gaceta del Gobierno kiun direktoris Capmany kaj El Espectador Sevillano, poste kliniĝis al la napoleona partio dediĉante, laŭ Chaves, kantojn al la marŝalo Soult kaj iĝis ties propagandisto. Sed poste li denove ŝanĝis je ideologio, kaj fondis kun Matute la Gaceta Ministerial de Sevilla (1808-1809) kaj akiris postenon en la katedralo sevila.

Ĉiukaze li devis ekziliĝi pro afrancesado fine de la Milito de Sendependigo; revenis al Hispanio en 1817; estis en Pamplono kaj en Bilbao kaj fine setlis en Madrido post la triumfo de la puĉo de Rafael del Riego. Tie li kunlaboris en la ĵurnalo Periódico del Ministerio de Gobernación de la Península (1823) kaj fondis kun aliaj du franciĝintoj, Sebastián de Miñano kaj José Mamerto Gómez Hermosilla, la revuon El Censor (1820-1822), nome la plej intelekta verko de lia epoko, kaj poste El Imparcial (1821-1822). Por siaj lernantoj li komponis kaj presis Colección de trozos escogidos kaj Tratado de matemáticas puras y mixtas, sed, akuzita pro instruado de "doktrinoj kontraŭaj al religio kaj ordo", oni fermis la lernejon kaj eĉ oni devigis lin al nova ekzilo post la falo de la Liberala Jartrio.

Estis en Bajono estre de la Gaceta de Bayona. En 1827 revenis; restis iom da tempo en Donostio kiel redaktisto de La Estafeta de San Sebastián (1830-1831). Post la morto de Fernando la 7-a li revenis definitive al Madrido en 1833 por direktori la Gaceta de Madrid ĝis julio de 1837, en kies redakta teamo estis ankaŭ Hartzenbusch, Cándido Nocedal, Salvá, Eugenio de Ochoa, Pérez Anaya, Francisco de Paula Madrazo, Navarrete kaj aliaj; oni proponis al li la episkopecon de Astorga, sed li malakceptis; direktoris ankaŭ La Estrella (la stelo), ĵurnalo favora al la partio de Isabel la 2-a kaj Cea Bermúdez, kaj en 1836 ekprofesoris en la Ateneo de Madrido, lekciis matematikon en la Centra Universitato de Madrido; poste translokiĝis al Kadizo kaj tie dediĉis sin al instruado en la Lernejo San Felipe Neri de Kadizo kaj kunlaboris en El Tiempo (1839-1840) de Kadizo.

Poste li iris al Sevilo kaj instruis en la Akademio de Beletroj kaj en la Universitato de Sevilo. Tie estris la Akademio de Beletroj kaj ricevis postenon de la sevila katedralo. Estis liaj disĉiploj José de Espronceda, Antonio Cavanilles, Patricio de la Escosura, José María Tenorio Herrera, Luis de Usoz, Juan Bautista Alonso, López Pelegrín, Mariano José de Larra, Eugenio de Ochoa, Pezuela, Mariano Roca de Togores kaj Ventura de la Vega. Eniris en 1847 en la Reĝa Akademio de Historio.

Li sekvis modelojn de klasikaj verkistoj de la 16a jarcento kaj de la Novklasikismo, sed en lia verkaro jam aperas Romantismo pro gravo de ĉio persona kaj intima en liaj komponoj. En lia pedagogia verkaro observeblas kontraŭdiro inter lia eklezia metio kaj lia framasonaj tendencoj. Liaj poemoj ne republikiĝis ĝis 1927.

Verkoj redakti

  • Elogio del Serenísimo Señor Don José Moñino, Conde de Floridablanca, Presidente de la Suprema Junta Central gubernativa de los Reynos de España e Indias, Sevilla, Imprenta Real, 1809.
  • Tratado elemental de Geometría. Aplicación del Álgebra a la Geometría y Trigonometría rectilíneas. Bilbao: Antonio Apraiz, 1819.
  • Reflexiones imparciales sobre la Inquisición, Madrid, 1820.
  • Colección de trozos escogidos de los mejores hablistas castellanos, en verso y prosa: hecha para el uso de la Casa de Educación, sita en la calle de San Mateo de la Corte (2 vols.), antologio.
  • Poesías, Madrid, 1822.
  • Resumen analítico de la Historia Universal del Conde de Segur, 1838, resumo kaj traduko fare de Louis-Philippe de Ségur Histoire universelle, ampleksigita de Lista ĝis aktuala epoko.
  • Lecciones de literatura dramática española explicadas en el Ateneo Científico, Literario y Artístico (Madrid, 1839)
  • Artículos críticos y literarios, Palama, 1840.
  • Ensayos literarios y críticos (Sevilo, 1844, 2 vol., kun enkonduko de José Joaquín de Mora).

Bibliografio redakti

  • Manuel Chaves, Don Alberto Rodríguez de Lista. Conferencia ilustrada con documentos y cartas inéditas acerca de su vida y de sus obras. Sevilo, 1912.
  • Corona poética: dedicada por la Academia de buenos letras de esta ciudad al Sr. D. Alberto Lista y Aragon; precedida de su biografía. Sevilo, 1849.
  • Hans Juretschke: Vida, obra y pensamiento de Alberto Lista. Madrido: Escuela de Historia Moderna, 1951.
  • Hans Juretschke: Reflexiones en torno al bicentenario de Alberto Lista: conferencia. Madrido: Fundación Univ. Española, 1977.
  • María del Carmen García Tejera: Conceptos y teorías literarias españolas del siglo XIX: Alberto Lista. Kadizo: Servicio de Publicaciones, Universidad de Cádiz, 1989.
  • José Matías Gil González: Vida y personalidad de Alberto Lista. Sevilo: Ayuntamiento de Sevilla, Servicio de Publ, 1994. ISBN 84-86810-48-5.
  • VV. AA., Diccionario Biográfico del Trienio liberal, Madrido: El Museo Universal, 1992.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti