Alberto la Temerara

prapatro de la Albertida linio de Wettin

Alberto la Temerara (germane: Albrecht der Beherzte, latine: Albertus Animosus; naskiĝinta la 17-an de julio 1443 en Grimma, mortinta la 12-an de septembro 1500 en Emden) estis duko de Saksio. Li estis la fondinto de la linio albertida de la dinastio Wettin. Li ankaŭ estis margrafo de Meißen, kun la nomo "Alberto la 3-a".

Alberto la Temerara
Duko de Saksio
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1443 (1443-07-31)
en Grimma
Morto 12-an de septembro 1500 (1500-09-12) (57-jaraĝa)
en Emden
Tombo Katedralo de Meißen vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Saksio vd
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Frederiko la Milda vd
Patrino Margareto de Aŭstrio vd
Gefratoj Ernesto de Saksio • Amalia of Saxony • Anna of Saxony, Electress of Brandenburg • Margaret of Sachsen • Hedwig, Abbess of Quedlinburg vd
Edz(in)o Sidonia de Podebrado vd
Infanoj Duchess Katharina, Duchess Consort of Brunswick-Lüneburg • Georgo, duko de SaksioHenriko, duko de Saksio • Frederiko de Saksio • Anne von Sachsen • Ludwig von Sachsen • Johann von Sachsen • Johann von Sachsen vd
Parencoj Albrecht Achilles • Maksimiliano la 1-a vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Duko de Saksio
Dum 14641500
Antaŭulo Frederiko la Milda, lia patro
Sekvanto Georgo la Barbulo, lia filo
Margrafo de Meißen
Alberto la 3-a
Duko de Żagań / Záhaň / Sagan
Dum 14721500
Antaŭulo Johano la 2-a de Sagan
Sekvanto Georgo la Barbulo, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La pli juna filo de Frederiko la Milda, forkondukitis kune kun la frato pli maljuna Ernesto (Saksio) fare de Kunz von Kauffungen kaj vivis poste ĉe la kortego de imperiestro Frederiko la 3-a en Vieno. En 1464 edzinigitis al li Zdeňka (Sidonia) de Poděbrady, filino de Georgo de Podebrado. Sed lia kandidateco je la bohemia krono malsukcesis post la morto de la bopatro (1474).

Post la morto de la patro (1464) la du fratoj Ernesto kaj Alberto kune regadis ĝis kiam la submetiĝo de Turingio al la Margraflando Meißen (1483) kaŭzis la t.n. Lepsikan separo-kontrakton en la 26.8.1485. Alberto ricevis la teritorion de Meißen pagante al la frato 100.000 guldenojn duone kontante duone per la cedo de la Administradujo de Jena. Post la divido iĝis kvereloj aŭtomate inter la du linioj kiuj venigis 60 jarojn poste sub la nepo alberta Morico (Saksio) rompiĝon kompletan.

Fidela al la Habsburgoj Alberto nomumitis fare de imperiestro Frederiko la 3-a tre granda marŝalo kaj flagetoportisto. En 1475 li batalis kontraŭ Karlo la Brava en Burgonjo kaj gvidis en 1480 kaj 1487 la regnan armeon kontraŭ reĝo Matiaso la 1-a (Hungario). Sed malsufiĉe apogite fare de la imperiestro li fiaskis tie. En 1488 li ekkampanjis por liberigi la fare de la bruĝaj burĝoj arestitan Maksimilianon, kontraŭ la ribelemaj flandroj. Sekve Maksimiliano komisiis al Alberto la gubernado de Nederlando kaj por mastri la tuton li ricevis (laŭ la ekzemplo de 1483 kiam li eventuale feŭdigitis per Jülich kaj Berg) en 1493 kontraŭ la rezigno de ŝuldo-enkasigo de 250.643 guldenoj la dignecon de hereda potenculo kaj porĉiama guberniestro de Frisujo. Sed tiun ĉi landon li ankoraŭ devis submeti ...

Dume li veturis haste pro dieteto al Lepsiko la princoj ribelis kaj sieĝis la en Franeker postlasitian filon Henriko (Saksio). Alberto ja povis liberigi la filon sed mortis post la konkero de Groningen.

Graveco redakti

En Saksio Alberto ege plibonigis la funkcion de justico kaj polico. Ekde la separiĝo landa estis Dresdeno la rezideja urbo, dume antaŭe li plej ofte restis en Tharandt. Lia ofta malĉeesto kaj mona diboĉemo por rajti servadi la imperiestron igis malŝatiĝon fare de la parlamentanoj hejmaj. Testamento lia (fakte hereda kontrakto kun la konsento de la filoj Georgo kaj Henriko kaj komisiono, farite en Mastriĥto kaj konfirmite en la 12.12.1500 fare de la imperiestro) estis la unua provo enkonduki en Saksion la unuenaskitecon. Planitis ke Georgo poste estu en la turingia-meißenaj landoj kaj Henriko en Frisujo. Por la kazo ke iu perdus la suverenecon la koncernita kolego cedu al la mizerulo parton de la propra suvereneco. La nomon de Alberto portas la fortimpresa kastelo Albrechtsburg antaŭ kiu starigitis belega statuo de Hultzsch.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 278 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ redakti