Albina estas urbo en orienta Surinamo, kaj estas ĉefurbo de la Distrikto Marowijne. La urbo situas sur la okcidenta bordo de la Marowijne-rivero (Maroni-rivero), kiu formas la limon kun Franca Gujano, rekte apud la francgvajana urbo de Saint-Laurent-du-Maroni, al kiu ĝi estas ligita per ofta pramo.

Albina
Albina en 2008
Albina en 2008
Albina en 2008
Oficregionoj • limurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 5 247  (2012) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 30′ N, 54° 3′ U (mapo)5.5-54.05Koordinatoj: 5° 30′ N, 54° 3′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 397 km² (39 700 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Albina (Surinamo)
Albina (Surinamo)
DEC
Albina
Albina
Situo de Albina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albina, Suriname [+]
vdr

Oni eblas atingi Albina aŭtobuse laŭ la aŭtoŝoseo Orienta-Okcidenta-Ligo. La distanco inter Paramaribo kaj Albina estas proksimume 150 kilometroj. Pro la milito en la dua duono de la 1980-aj jaroj granda parto de la areo inkluzive de la vojo al Albina estis detruita. Grandparte de Albina estis detruita dum la Maronaj ribeloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.

Albina havas malgrandan boatan (korjal) ligon al Galibi. La vojaĝo trans la akvo daŭras proksimume 1.5 horojn. Estas plaĝo kaj malgranda turisma vendejo. La ĉefa kialo ke turistoj vizitas Galibi estas por vidi testudojn, kiuj venas le la tuta mondo (inkluzive de lokoj malproksime kiel Kostariko kaj Aŭstralio) por demeti siajn ovojn en Surinamo. Bedaŭrinde la ovoj ne estas sekuraj, ĉar ŝtelĉasistoj kolektas la ovojn por vendi ilin sur la merkato. Aldone, la urbo havas malgrandan flughavenon, kun avia dromo de 650 kilometroj, uzinta ekde 1953.

Ĝemelurboj redakti