Albo estas ordinara blanka vesto, kiun surmetas ĉiuj oficantoj dum liturgiaj ceremonioj. Ĝi estas vestita ne nur de sacerdoto ĉefoficanta, sed ankaŭ de la oficialaj kunceremoniantoj.

Diakono surmetita per la liturgiaj Albo kaj Stolo.

La albo kovras la tutan korpon.
Per la vesto de la albo oni intencas simbole revoki la bapton en kiu ĉiu kristano ricevas la novan blankan veston, mem simbolon de la pureco de Jesuo. Krome, oni povas vidi en ĝi aludon al la Apokalipsa 7, 14-15: “14 Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido. 15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon”.[1] Okaze de la Meso la albo, laŭ la “Principoj kaj normoj por la uzo de la Roma Meslibro” kaj la “Roma Ritlibro”, devas esti vestita supre de la amikto (en la ambrozia rito oni ĝin, male, submetas) kaj estas ĉirkaŭpremita sur la flankoj per zono. Amikto kaj zono povas esti ankaŭ, laŭ la novaj normoj, preterlasataj kondiĉe, tamen, ke la albo, laŭforme, kovru la kolon kaj adheru al la flankoj.

Inter la apartaĵoj, ĉe ekstremoj de la vesto, sur la orloj, oni povas apliki brodaĵojn ĉiuspecajn, kiuj igas iujn albojn grandvaloraj. Sur tiuj foje oni aldonas kolorajn subŝtofojn aludantajn al la eklezia digneco de tiu kiu surmetas la albon.

Laŭ la Meslibro de papo Pio la 5a (16-a jarcento), dum la surmeto de la albo, la vestiĝanto devis reciti, latinlingve aŭ vulgarlingve, la preĝon “Sanktigu min, Sinjoro, kaj purigu mian koron por ke per la sango de la Ŝafido senmakule mi meritu la eternan ĝojon”.

La modernaj alboj, foje, estas provizitaj per kolumo kiu adheras al la kolo kun ĉarniro sur la brusto aŭ sur la ŝultro. Uziĝas ankaŭ novaj tipoj de alboj similaj al la monaĥaj vestoj kun manikoj larĝaj kaj kapuĉo.

Super la albo la sacerdoto surmetas la liturgian stolon kaj la kazublon (aŭ, se temas pri diakono, la dalmatikon).

Notoj redakti

  1. La originalo greka: “14 καὶ εἴρηκα αὐτῷ· Κύριέ μου, σὺ οἶδας. καὶ εἶπέν μοι· Οὗτοί εἰσιν οἱ ἐρχόμενοι ἐκ τῆς θλίψεως τῆς μεγάλης, καὶ ἔπλυναν τὰς στολὰς αὐτῶν καὶ ἐλεύκαναν αὐτὰς ἐν τῷ αἵματι τοῦ ἀρνίου15διὰ τοῦτό εἰσιν ἐνώπιον τοῦ θρόνου τοῦ θεοῦ, καὶ λατρεύουσιν αὐτῷ ἡμέρας καὶ νυκτὸς ἐν τῷ ναῷ αὐτοῦ, καὶ ὁ καθήμενος ἐπὶ τοῦ θρόνου σκηνώσει ἐπ' αὐτού”

Vidu ankaŭ redakti