Albrecht Altdorfer

Albrecht Altdorfer (1480-1538), Altdorf (Malsupra Bavario), 1480 - Regensburgo, en la 12-a de Februaro 1538) estis germana gravuristo, pentristo kaj arkitekto. Unu el la plej notindaj reprezentantoj de la Skolo de Danubo[1]. Li estis influita de Albrecht Dürer (1471-1528) kaj Lucas Cranach la Maljuna.

Albrecht Altdorfer
(1480-1538)
Sankta Jeronimo, la pentofaranto (1507)
Sankta Jeronimo, la pentofaranto (1507)
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Altdorf (Malsupra Bavario)  Germanio
Morto 12-a de Februaro 1538
en Regensburgo  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Albrecht Altdorfer
Familio
Frat(in)o Erhard Altdorfer
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • iluministo • gravuristo • kuprogravuristo • Konstruestro
Verkoj La Batalo de Aleksandro ĉe Iso
Susanna and the Elders
Nativity of the Virgin
Legend of Saint Florian
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la gravuristo "Ulrich Altdorfer", naskiĝis probable en Regensburgo, kie li akiris civitanecon en 1505. Poste, li aktivigis kiel membro de la konsilantaro kaj majstro de la laboroj de la urbo. Li perlaboris ĉefe la urbodefendojn kontraŭ la turkaj atakoj, kvankam li ankaŭ sin dediĉadis al ĉiutagaj taskoj, same kiel la konstruado de vinprovizejoj kaj de la urbobuĉejo (1527). En 1528, li rifuzis la postenon de magistratestro, kiun la civitanaro lin oferis.

Edziĝinta de 1513, li vidviĝis en 1532. En 1533, li partoprenis en la Municipa Konsilantaro, kiu brakumis la luteranismon kiel oficiala religio de la urbo Regensburgo. Li mortis en 1538, kiel riĉa kaj respektata civitano, kaj estis enterigita en la preĝejo de la Aŭgustenoj, en sia naskiĝurbo.

Verkoj redakti

Altdorfer estis unu el la unuaj eŭropaj pentristoj kiu uzis la pejzaĝon kiel aŭtonoma temo por la esenco de sia laboro. Li miksis planojn, homajn figurojn kaj la dekoracion, krom oferi kosman perspektivon al siaj pentraĵoj. La batalo de Aleksandro la Granda en Iksos (1529, Klasika Pinakoteko de Munkeno), estas rigardata kiel unu el liaj majstroverkoj. La temo de la venko de Aleksandro la Granda sur Dario la 3-a servas kiel pravigo por ilustri ia mondan panoramon radike novan. La pentraĵoj de Altdorfer, en tiu epoko, resonante la samtempajn malkovrantojn, same kiel Nikolao Koperniko, prezentas je la unua fojo ian konveksan mondon, kie la centro de la universo ne plu estas la Tero, sed la Suno. Oni diras ke li pentris plurajn portretojn, kvankam nur unu supervivis lin, kaj troviĝas en la Muzeo Thyssen-Bornemisza, en Madrido. Li lasis plurajn lignogravuraĵojn, tiel kiel serion da 40 sur la Pasio de Kristo (1513), inspirita en la Malgranda Pasio de Durero.

Artgalerio redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Skolo de Danubo estas alnomo de cirklo da pentristoj el la unua triono de la 16-a jarcento en Bavario kaj Austrio, ĉefe laulonge de la Danuba Valo.
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj