Albrecht von Brandenburg

kardinalo, ĉefepiskopo de Magdeburg kaj princo-elektisto de Majenco, margrafo de Brandenburgio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrecht von Brandenburg (apartigilo)

Albrecht von Brandenburg (naskiĝis la 28-an de junio 1490, mortis la 24-an de septembro 1545 en Aschaffenburg) el la hohencolerna dinastio estis ĉefepiskopo de Magdeburg kaj princo-elektisto de Majenco. Li estis la dua filo de la princo-elektisto Johann Cicero von Brandenburg. Li estis unu el la plej fortaj kaj gravaj kontraŭuloj de Marteno Lutero kaj de la protestanta Reformacio.

Albrecht von Brandenburg
Princo-elektisto de Majenco
Albrecht von Brandenburg, kardinalo kaj mecenato
Albrecht von Brandenburg, kardinalo kaj mecenato
Regado 1514–1545
Antaŭulo Uriel von Gemmingen
Sekvanto Sebastian von Heusenstamm
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Albrecht von Brandenburg
Naskiĝo la 28-an de junio 1490
en Cölln (hodiaŭ Berlino), Brandenburgio,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto la 24-an de septembro 1545 (54‑jara)
en Aschaffenburg,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Tombo Katedralo de Majenco vd
Religio Romkatolikismo
Ŝtataneco Margraflando Brandenburgio vd
Alma mater Frankfurto ĉe Odro
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro John Cicero, Elector of Brandenburg vd
Patrino Margareta de Turingio vd
Gefratoj Joachim I Nestor, Elector of Brandenburg • Ursula of Brandenburg • Anna of Brandenburg vd
Parencoj Joachim II Hector, Elector of Brandenburg • John, Margrave of Brandenburg-Küstrin • John George, Elector of Brandenburg • Catherine of Brandenburg-Küstrin • Duke Heinrich V, Duke of Mecklenburg-Schwerin vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Laborkampo Reformacio vd
(Kun-)Margrafo de Brandenburgio
Albrecht la 4-a
Dum 1499–1513
Ĉefepiskopo de Magdeburg
Albrecht la 4-a
Dum 1513–1545
Antaŭulo Ernst la 2-a de Saksio
Sekvanto Johann Albrecht von Brandenburg-Ansbach
Administranto de Halberstadt
Albrecht la 5-a
Dum 1513–1545
Antaŭulo Ernst la 2-a de Saksio
Sekvanto Johann Albrecht von Brandenburg-Ansbach
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Albrecht studis en Frankfurto ĉe Odro, sacerdotiĝis kaj iĝis jam en 1513 ĉefepiskopo de Magdeburg kiel ankaŭ administranto de la episkopujo de Halberstadt. En 1514 li elektitis ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Majenco kaj en 1518 li nomumitis kardinalo. Por repagi la ŝuldojn faritajn por pagi la ekleziajn honorojn li promesis transdoni la duonon de la enspezoj el la komercado per indulgencoj al Romo. Lia agento estis la fifama Johann Tetzel. Tio i.a. antaŭenpuŝis reformaciajn ideojn ĉe Marteno Lutero.

 
la kardinalo en sia studa kabineto, pentrita per Lucas Cranach la Maljuna, 1526 - la leono, pace kunestanta kun aliaj bestoj estas alegorio al Hieronimo el Stridono, kiu tiom trankvile, kontemple kaj pace povis studi, ke ĉiuj bestoj en lia proksimeco laŭdire same paciĝis

Pro tio la mecenato de la humanistoj (en 1518 eĉ Ulrich von Hutten venis sur lian kortegon!) fifamiĝis ĉe la reformaciemuloj - kvankam li mem ne maltrafis okazojn por kritiki malbonajn evoluojn de la papeco. Ankaŭ en 1530 Albrecht vojaĝis al Augsburg - kie prezentitis la Aŭgsburga konfeso - kaj reklamis por la paco; li peris en 1534 kune kun Georgo, duko de Saksio inter protestantismaj princoj kaj imperiestro Ferdinando la 1-a. En 1538 Albrecht aliĝis al la t.n. Sankta Alianco direktita kontraŭ la Ŝmalkalda Ligo. Tio kiel ankaŭ la ekzekuto kontraŭleĝa de Hans von Schönitz skribigis Luteron pamfleton akregan kontraŭ Albrecht. Kontraŭ transpreno de siaj ŝuldoj (500.000 guldenoj) Albrecht permesis al la protestantoj en la regiono de Magdeburg praktiki libere la novajn ritojn kaj forlasis en 1541 sian rezidejon preferitan en Halle (Saale). Tie li konstruigis la Katedralon de Halle. Poste li konsilis la imperiestron ja uzi forton kontraŭ la protestantoj. En 1540 li ektoleris la nove fonditan ordenon de la jezuitoj - li estis la unua germana princo kiu faris tion - kaj partoprenis persekuton de la protestantisma kredo.

Graveco redakti

Albrecht estis amiko de la sciencoj kaj mecenatego de la artoj. La katedralojn de Halle kaj de Majenco li ornamigis riĉege. Dum du jaroj li zorgis pri la eduko de Morico de Saksio.

Literaturo redakti

  • May, Der Kurfürst, Kardinal und Erzbischof Albrecht II. von Mainz, München 1865–75
  • Schum, Kardinal Albrecht von Mainz und die Erfurter Kirchenreformation, Halle 1878
  • Redlich, Kardinal Albrecht von Brandenburg und das Neue Stift zu Halle 1520–1541, Mainz 1900.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 273-274 (tie ĉi interrete)