Alcázar de San Juan

urbo en Hispanio

Alcázar de San Juan estas urbo de la regiono Kastilio-La Manĉo (Hispanio), lokita en la nordoriento de Reĝurbo. Ĝi situas je 160 km sude de Madrido kaj proksime de la limo kun la provinco Toledo. Okcidente de Alcázar de San Juan ekzistas tri lagunoj nomataj "La Veguilla", "Laguna del Camino de Villafranca" kaj "Laguna de Las Yeguas", kiuj konvertiĝis en grava birdorifuĝejo pro la reduktado de aliaj ejoj kiel la Nacia Parko de Tablas de Daimiel. Alcázar estas la deka vilaĝo plej loĝata en Kastilio-La Manĉo.

Alcázar de San Juan
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real (Reĝurbo)
Distrikto Kamparo de Sankta Johano
Komarko Manĉa Centro
Patrono Kronita Virgulino de la Rozario
Poŝtkodo 13600
Retpaĝaro [1]
Politiko
Loka registaro PP (Popola Partio)
Urbestro Diego Ortega Abengózar
Demografio
Loĝantaro 29,693 (en 2 010)
Loĝdenso 44,53 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U  /  39.39028°N, 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 (Alcázar de San Juan) (mapo)
Alto 644 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 666.78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcázar de San Juan (Hispanio)
Alcázar de San Juan (Hispanio)
DMS
Alcázar de San Juan
Alcázar de San Juan
Alcázar de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+]
vdr
Urbodomo
Statuo de Cervantes
Preĝejo de Sankta Francisko

Historio redakti

La urbo konservas valorajn restaĵojn el la romia epoko, kiam, laŭ onidiroj, estis fondita la vilaĝo sub la nomo "Alces", militista tendaro de Romio, starigita en la proksimecoj de la nuntempa urbo. Meze de la 19a jarcento alvenis la fervojo en la regionon kio konsekvence kreskigis ĝin, kio konvertis ĝin en ĉefa nukleo de la hispania fervoja retaro. El la 20a jarcento menciindas ke dum la periodo de la Dua Hispana Respubliko, la urbo reŝanĝis sian nomon al "Alcázar de Cervantes" por eviti la religiecan duan nomon. Dum la Hispana intercivitana milito Alcázar estis strategia centro pro la fervoja nukleo. Dum postaj jaroj la loĝantaro estis akre subpremata, kio videblas en la tombejo kie troviĝas komuna truo kun pli ol 400 viktimoj pro la subpremado.

Estas pruvaĵoj kiuj montras ke, eble, la fama verkisto de Don Kiĥoto el La Manĉo , Miguel de Cervantes , naskiĝis en tiu ĉi urbo.

Eksteraj ligiloj redakti