Tradicia klarigo: [1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alcededoj
Pelargopsis capensis
Pelargopsis capensis

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Koracioformaj
Coraciiformes
Subordo: Alcedines
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alcededoj (Alcedinidae) estas familio en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), havanta 93 speciojn en 18 genroj.

Hodiaŭa klarigo:

Alcededoj (Alcedines) estas subordo en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), superfamilio por tri similaj familioj, nome:

Problemo de la klasifikado redakti

La ordigo ne estas facila. Ĝis 1990 oni prezentis nur unu familion, eble enhavanta tri subfamiliojn. Poste la studoj pri diversaj DNA-sekvencoj ŝajnis pruvi, ke temas pri tri vere diferencaj familioj, sufiĉe proksimaj por ke ili kunformu subordon Alcededoj (Alcedines), sufiĉe diferencaj de la aliaj birdoj de la ordo Koracioformaj (Coraciiformes). Sed tiu ĉi klasifikade ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptita.

Aspekto redakti

Tiu subordo enhavas tiom malsimilajn birdojn kiom la nov-gvinean dacelon, pli bone konata sub la nomo ridema kukabarao, granda je 45 cm, kaj la leconte-ispidinon, mallonga je 10 cm. Tamen ĉiuj havas grandan kapon, longan, fortan kaj pikan bekon, mallongajn krurojn kaj etan voston. Preskaŭ ĉiuj havas brile buntan plumaron.

Vivejo redakti

La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj, kie vivas alcionoj. En Eŭropo kaj en Nordameriko hejmas fakte po unu specio. En la tuta granda Sudameriko loĝas nur kvin specioj kaj unu plia vintras, dum en nur unu eta afrika lando, en Gambio, vivas ok specioj. La plej specioriĉan populacion oni trovas en Aŭstralio kaj sur la insularo de la Pacifiko.

Habitato kaj vivmaniero redakti

Alcionoj vivas kaj en arba kaj en rivera medioj. Arbalcionoj manĝas ĉefe reptiliojn, riveralcionoj manĝas fiŝetojn, ranojn, insektojn kaj kankrojn, kiujn ili kaptas plonĝante el supro. Malgraŭ elekti diferencajn manĝaĵojn la tri familioj same perforte frapas la predon kontraŭ arbo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre antaŭ engluti ĝin aŭ forporti ĝin al la idoj, kiuj havas siajn nestojn en tuneloj.

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Laŭ la taksonomio de Clements, 6-a eldono, kiun sekvas PIV.