Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alceo (apartigilo).

Alceo, AlkeoAlkajo (el la greka Αλκαίος, pova) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Heraklo (kies antaŭa nomo estis Alceo) batalanta kontraŭ Hipolito. Amforo el 520-530 a.K., Luvro. En tiu ekspedicio, Alceo el Paroso akompanis lin.

Alceo, filo de Perseo redakti

Li estis filo de la heroo Perseo kaj Andromedo, la etiopa princino liberigita de li. Alceo edziĝis al Astidamio, Laonomo, LisidicoHiponomo, filino de la reĝo de Tebo (dependante de la diversaj versioj), kaj havis kun ŝi tri gefilojn: Amfitriono, Anakso kaj Perimedo, do li iĝis grava ĉenero de heroa genealogio[1].

Alceo, filo de Androgeo redakti

Li estis filo de la kreta princo Androgeo, do nepo de la fama reĝo Minoo. Li kaj lia frato Estenelo reprezentis sian onklon Radamanto en la ciklada insulo Paroso. Kiam Heraklo, dum sia ekzpedicio kontraŭ la amazonoj, haltis ĉe la insulo por proviziĝi, la filoj de Minoo kiuj loĝis tie (Eŭrimedonto, Ĥrizo, Nefaliono kaj Filolao) murdis du el liaj kunvojaĝantoj. Venĝe, la heroo mortigis la filojn de Minoo kaj sieĝis la ceteran loĝantaron ĝis kiam ili proponis al li kompenson: pro la morto de du el siaj ŝipanoj Heraklo rajtis anstataŭigi ilin per du el la lokanoj. Akceptante, Heraklo elektis la fratojn Alceo kaj Estenelo, pro ilia nobla genealogio. Do, ili akompanis la heroon dum lia ekzpedicio por serĉi la zonon de Hipolito, reĝino de la amazonoj[2]. Post tio, Heraklo donacis al ili la insulon Tasos, kie Alceo kaj Estenelo loĝis ĝis sia morto.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de ParosoPoste:
RadamantoAlceoEnopiono
Antaŭe:Mitaj reĝoj de TasosoPoste:
HerakloAlceo kaj Estenelo-

Alceo, generalo de Enopiono redakti

Alceo estis unu el la generaloj de Enopiono, filo de Dionizo kaj reĝo de Ĥio. Dankema homo, Enopiono donacis insulon aŭ urbon al liaj plej fidelaj generaloj, kaj tiel Alceo ricevis la insulon Paroso, tre grava tiam pro ĝia marmoro[3].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de ParosoPoste:
EnopionoAlceo-

Alceo, filo de Heraklo redakti

Alceo nomiĝis ankaŭ unu el la multnombraj filoj de Heraklo, pro rimarki ke li devenis el la honora familio de la filo de Perseo. Fakte, ankaŭ sia patro nomiĝis tiel (Alceo) antaŭ ricevi sian novan kromnomon, Heraklo, kiu signifas Gloro de Hero[4]. Lia patrino estis Omfalo, sklavino de Jardano aŭ reĝino de Lidio, kaj la heraklidoj kiu regis Likion ĝis kiam Kreso el Sardeso detronigis ilin, asertis deveni el li kaj lia filo Belo[5]. Tamen, Diodoro nomis lin Kleolao[6].

Alceo, filo de Margaso redakti

Tiu Alceo, filo de Margaso kaj Filiso, estis soldato el Kario kiu partoprenis la Trojan militon apogante la flankon de la reĝo Priamo. Dum batalado, li estis mortigita de Megeso[7].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Apolodoro, Mitologia Biblioteko, 2.4.5.
  2. Apolodoro, Mitologia Biblioteko, 2.5.9.
  3. Diodoro Sicilia. Historia Biblioteko, 5.79.2.
  4. Diodoro Sicilia. Historia Biblioteko, 4.10.1.
  5. Herodoto. Historio, 1.7.
  6. Diodoro Sicilia. Historia Biblioteko. 4.31.
  7. Kinto el Izmiro, Kapitulaco de Trojo, 10.138.