Alcolea de Calatrava

Alcolea de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Alcolea de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13107
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Ángel Caballero Serrano
Demografio
Loĝantaro 1 627  (2010)
Loĝdenso 22,98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 4° 7′ U (mapo)38.986666666667-4.1152777777778Koordinatoj: 38° 59′ N, 4° 7′ U (mapo)
Alto 633 m [+]
Areo 70,79 km² (7 079 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcolea de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Alcolea de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Alcolea de Calatrava
Alcolea de Calatrava
Situo de Alcolea de Calatrava
Alcolea de Calatrava (Hispanio)
Alcolea de Calatrava (Hispanio)
DEC
Alcolea de Calatrava
Alcolea de Calatrava
Situo de Alcolea de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcolea de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas alcoleanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.627 loĝantoj kaj la denseco estas de 22,98 loĝ/km².

Situo redakti

Alcolea de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 633 m; je 20 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70.79 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°59′12″ N 4°06′55″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Servoj, konstruado. Komerco.

Historio redakti

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Alcolea de Calatrava inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

1.630 1.630 1.602 1.621 1.623 1.630 1.651

Interesaĵoj redakti

  • Vulkanaj lagunoj kaj krateroj:
    • Vulkano de Peñarroya, 812 m alta kaj deklarata Natura Monumento fare de la regiona registaro Junta de Comunidades de Castilla La Mancha laŭ Dekreto 176/2000 de 05-12-2000.
    • La kratero de Zahurdones, tre eroziita.
    • Vulkano de Cerro de la Cruz, kun kratero fare de la artefarita elfosado de lafo, datata en 4´8 milionoj de jaroj.
    • La laguno de la Peñas del Bú.
    • La vulkano de Las Higueruelas.
    • La laguno de Alcolea, konata ankaŭ kiel “Las Maestras” (La instruistinoj).

En Las Higueruelas troviĝas grava paleontologia kuŝejo datata en la Supra Plioceno malkovrita en 1935 de Fidel Fuidio. En 1971, 1990 kaj poste oni klasigis restojn de mastodontoj, gepardoj, rinoceroj, gazeloj, cervedoj kaj gigantaj testudoj. Parto de tiuj eroj estas ekspoziciitaj en la Provinca Muzeo de Ciudad Real, krom dioramo naturgranda kiu rekonstruas la pejzaĝon de la epoko.

Festoj redakti

  • La 10a de februaro. Honore de la patronino, piroteknikaĵoj ĉe la placo, popoladancoj kaj ludoj por ĉiuj aĝoj. Inter kultura agado elstaras la poezifestivalo Certamen de Poesía "Angel Crespo", kunvokita de la Municipo ĉiun duan jaron cele omaĝi la plej konatan poeton.
  • Festo de Sankta Roko. La alia patrono de Alcolea, kies festo celebriĝas la 16an de aŭgusto. Kultura kaj distra agado inter kiu popola kolektiva manĝo, la Festo de akvo kaj la 16an religia ceremonio: meso kaj procesio honore de la patrono.
  • Je la 12a de decembro celebriĝas Sankta Lucía, nokte oni faras fajrojn kiuj videblas je km de distanco.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti