Aldea Moret. Antikva municipo de la provinco de Cáceres, Hispanio, situa je 2 km de la centro de la urbo de Cáceres kaj aktuale integrita ene de la urba kerno de tiu, je alto de ĉirkaŭ 465 m super marnivelo kaj ĉe la deklivo de monteto "Cerro de Cabeza Rubia" (516 m super marnivelo); la populacion januare de 2006 oni ĉirkaŭkalkulis je iom pli da 8.000 loĝantoj.

Historio redakti

Naskiĝis meze de la 19a jarcento post la malkaŝo de la fosforito, mineralo riĉa en fosforo en 1864 fare de la policano Francisco Lorenzo kaj de Diego Bibiano González, kiuj trovis blankan ŝtonon en la okcidenta deklivo de la monteto de Cabeza Rubia, kiu fakte estis kalkofosfato enhavante riĉon de 62%.

Aldea Moret ricevis sian nomon pro Segismundo Moret y Prendergast (politikisto de la liberala partio kiu estis sesfoje ministro kun Sagasta kaj igixs trifoje Ĉefministro, kiu sukcesis pro sia influo ke la planata fervojo atingu la buŝon de minejo, per kio la fosforito povis esti distribuita al la tuta lando. Tiu mineja setlejo poste iĝos vilaĝo kaj nun estas kvartalo de Cáceres.