Aldo Capitini (Peruĝo, 23-a de decembro 1899 - Peruĝo, 19-a de oktobro 1968) estis itala filozofo, inter la unuaj subtenantoj en Italio de neperforto laŭ la instruado de Gandhi.

Aldo Capitini
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1899 (1899-12-23)
en Peruĝo
Morto 16-an de oktobro 1968 (1968-10-16) (68-jaraĝa)
en Peruĝo
Tombo Cimitero monumentale di Perugia vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalio vd
Alma mater Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia • Scuola Normale Superiore. Classe di Lettere e Filosofia vd
Subskribo Aldo Capitini
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • pedagogopartizano • poeto • politikisto vd
Laborkampo filozofiopolitikoliteraturopedagogio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Aldo Capitini naskiĝis en Peruĝo en neriĉa familio. La patro estis urba oficisto kaj la patrino estis kudristino.

Oni taksis lin ne sufiĉe sana por la milito, do li ne partoprenis al la Unua Mondmilito. Dum la jaroj de la milito kaj en la postaj jaroj, li legis multe da libroj kaj, inter la aliaj, ĉiuj de Gandhi, kiuj igis lin vegeterana kaj ema al neperforto.

En 1924, li gajnis stipendion ĉe fama universitato, la Scuola Normale (="Porinstruista Lernejo") de Pizo, kie li iĝis sekretario en 1930. Li perdis tiun taskon en 1933 ĉar li ne akceptis aliĝi al partio faŝisma.

En 1937 estis eldonita lia libro Elementi di un'esperienza religiosa ("Elementoj de religia sperto"), kiu enhavis kritikojn al faŝismo. Dum la Dua Mondmilito, Capitini estis arestita du fojojn.

Post la milito, Capitini malakceptis aliĝi al iu ajn partio, eĉ al Partito d'Azione, kiu estis inspirata de lia verko, kaj preferas krei novajn movadojn:

  • la Centroj de Socia Orientiĝo (COS), celantaj la liberan politikan diskuton inter civitanoj kaj komunumaj estraranoj
  • la Centroj de Religia Orientiĝo (COR), celantaj la liberan religian diskuton inter religiuloj kun malsamaj kredoj
  • la Centro por Neperforto, fondita okaze de la 4-a datreveno de la morto de Gandhi (1952)

La 24-a de septembro 1961 (dimanĉe), li aranĝis la Marŝon por la Paco de Peruĝo al Asizo.

Capitini mortis en 1968. Li neniam edziĝis.

Vidu ankaŭ redakti